Fajr-alarmiloj kontrolitaj
Hieraŭ al mia domo en unu el la apartamentaraj kompleksoj, venis kontrolisto de fajr-alarmiloj. En kelkaj ĉambroj, subplafone estas fajr-sentiloj, kaj la kontrolisto tenas longan foston, ĝin alproksimigas al la sentilo, kaj baldaŭ fajr-alarmo sonas. Nome, pinte de la fosto estas varmigite, kaj la fajr-sentilo sentas tiun varmon, mis-komprenas ke okazas fajr-incendio. Ĉiuj alarmiloj senprobleme funkciis.
Antaŭ kelkaj monatoj, ie en la apartamentaro sonis fajr-alarmo, sed tio estis de ia hazardo, ne pro vera incendio. Pli bone alarmi sen fajro, ol ne-alarmi en fajro, sed...
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント
En la apartamento ,kien mi loĝas ,ekzamenanto ekzamenas tiean sentilon por fajrego.
Mi pensas ,ke tio estas gravan necesan ekzamenaton sed....tio estas malbone gaja.
Granda hupo ripetas.
Kiam tiu hupo hupas , mi ŝokiĝas per tio ĉiutempe.
投稿: bezonata | 2005-08-29 09:50
[Fajr-alarmilo en CO de UEA]
Kiam mi volontulis en Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo, la fajr-alarmilo en la kuirejo lauxte bruis. Kio okazis?
Gxenerala Direktoro kaj aliaj en CO rapidis en la kuirejon. Samtempe dejxoristo de gardkompanio telefonis averti al CO. Felicxe sen fajro. Oni rapide haltigis la oreldolorigan alarmilon kaj telefonis al la gardkompanio, ke ne okazis fajro.
Tie sxokite staris afrika esperantisto, ankaux kiu volontulis kun mi. Li ne sciis pri la sistemo de la alarmilo kaj sola kuiris lasante la fenestron fermita. Vaporo aux fumo atingis la alarmilon sur la plafono. Li kolere insultis kontraux la alarmilo, cxar li faris nenion malbonan.
Ne nur la fajr-alarmilo, sed ankaux pord-alarmilo funkcias en CO de UEA.
投稿: Masakato | 2005-11-21 00:19