トップページ | 2005年9月 »

2005-08-28

Fajr-alarmiloj kontrolitaj

Hieraŭ al mia domo en unu el la apartamentaraj kompleksoj, venis kontrolisto de fajr-alarmiloj.  En kelkaj ĉambroj, subplafone estas fajr-sentiloj, kaj la kontrolisto tenas longan foston, ĝin alproksimigas al la sentilo, kaj baldaŭ fajr-alarmo sonas.  Nome, pinte de la fosto estas varmigite, kaj la fajr-sentilo sentas tiun varmon, mis-komprenas ke okazas fajr-incendio.  Ĉiuj alarmiloj senprobleme funkciis. 

   Antaŭ kelkaj monatoj, ie en la apartamentaro sonis fajr-alarmo, sed tio estis de ia hazardo, ne pro vera incendio.  Pli bone alarmi sen fajro, ol ne-alarmi en fajro, sed...

| | コメント (2) | トラックバック (0)

2005-08-27

kelkaj esperantaj blogaroj

El blogaro, aŭ 'listo de blogoj', verkitaj ĉefe en Esperanto, mi utiligis jenajn du:

*flankpaĝa listo de Skribitaj Pensoj je http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/,

*listo en Vikipedio pri blogo je http://eo.wikipedia.org/wiki/Blogo

Hodiaŭ mi eksciis pri alia projekto kolekti blogojn esperantlingvajn, kies priskriba lingvo estas la angla:

*Globas Voices pri Esperanto je http://cyber.law.harvard.edu:8080/globalvoices/wiki/index.php/Esperanto

| | コメント (2) | トラックバック (0)

2005-08-26

Tajfuno 11a/Mawar venanta

La 11a Tajfuno (de tiu ĉi jaro), aŭ internacie konata kiel la Tajfuno Mawar, estas trapasanta la sudon de la distrikto (proksime al Tokio), en kiu mi loĝas.  La trafiko inter Tokio kaj Sizuoka en la okcidento estas multloke rompita.   Hodiaŭ vespere, la personara sekcio de mia laborejo avertis la laboristojn ne kromlabori sed frue hejmeniri. 

   La pluvego eventuale inundigos parton de la distrikto.  Antaŭe, la ambaŭ flankojn de riveroj estas plejofte atakitaj.  Tio ankaŭ hodiaŭ okazos, sed la lastatempa tendenco estas abrupta inundo en iu ajn parto de urbo ne proksima al riveroj.  Nome, la akvo-defluejo ofte subtera fariĝos superkapacita, kaj akvo elŝprucos el subtera dukto surteren, kaj tiu akvo povas enflui en subteraĵo de granda konstruaĵo.  Do oni ne povas 'sieĝi' la katastrofon eĉ en urbocentro.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-08-23

Terglobo-Pozicia Sistemo: GPS

Unu el la ĉefaj iloj en Geografia Informo-Sistemo estas aro de artefaritaj satelitoj nomataj Terglobo-Pozicia Sistemo (angle: Global Positioning System, el kio GPS).   Antaŭe, Usono, la mastro de la satelitoj, intence misformis datumon, ke foje la loko montrita de tiu sistemo estis falsa, pro militaj celoj.  Sed ĉar komercaj utiligoj vastiĝis, antaŭ kelkaj jaroj, Usono haltis falsigi datumon, kaj tial nun la datumo estas pli preciza.  Sed iuj ŝtatoj ne plenfidas Usonon, kaj oni planas aliajn sistemojn da satelitoj en aliaj distriktoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-08-21

Meme, la birdeto forpasis.

meme200501 Antaŭ unu horo, Meme, la birdeto ĉe ni, forpasis.  Ŝi vivis 5 jarojn kaj 8 monatojn.  Hodiaŭ de mateno, ŝi ne estis vigla, kaj kiam mia edzino karesis ŝin per ambaŭ manoj, ŝi trankvile ĉesis spiri.  Pri ŝi kaj la ankoraŭ vigla Piri, vidu ankaŭ tiun ĉi paĝon:

| | コメント (2) | トラックバック (0)

Geografia Informo-Sistemo

Geografia Informo-Sistemo (GIS) estas kampo de informadiko, unu vorte 'mapo-en-komputilo'.  Unu el la konataj aplikoj estas "navigado-sistemo por aŭtoj".  Socie, la kampo estis prilumita en Japanio, en 1995, kiam okazis la Tertremego de Hansin-Awazi, t.e. la urbo Koobe kaj ĉirkaŭo.  Por scii, kiuj kvartaloj estas damaĝitaj, kaj en la rekonstrua stadio, el kiuj kvartaloj estu forigitaj rubaĵoj, ktp, la mapo en komputilo estas efike uzita.  Sed tiam eĉ la fakuloj ne sciis kion fari.  Kiam en la lasta aŭtuno okazis Tertremego en Tyuuetu, t.e. la parto en Gubernio Niigata, oni sciis pli efike trakti kontraŭ la damaĝo. 

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-08-19

Re: tertremo en Tohoku

Kiel skribite, la sola amasa damaĝo de la lastatempa tertremo estis la falo de tegmento de naĝejo en Sendai, fine kun 27 damaĝintoj.  La foto montras la defalintajn tegmenterojn rekte sur akvosurfacon.  La strukturo de la domo estas t.n. pendanta tegmento, t.e. tegmenteraj paneloj pendas de la kadro de la domo, je ĉ. 2 metroj.  Tiu konstruo estas ŝatata en granda konstruaĵo, ĉar oni povas akiri grandan spacon sen fostoj interne de la domo.  Sed se la tegmenteroj libere moviĝus je tertremo, estas danĝere, kaj sekve de la damaĝoj jam antaŭ multaj jaroj, la Ministrio pri Konstruado kaj Lando admonis taŭge fiksi la tegmenterojn.  Ŝajne tiu fiksado mankis, kaj lasis la panelojn bati inter si kaj albatiĝi al la flanka muro.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-08-18

En la antaŭa skribo, mi komparis la tertremojn en Sendai en 1978 kaj 2005.  La distriktuloj estas minacitaj je iam okazonta tertremego, pro la tektonika (=terkrusto-struktura) eco de la distrikto.  Do, ĉu la tertremo antaŭ kelkaj tagoj estas la okazonta?  Ŝajne ne, estas la respondo de la fakuloj.  La ĵusa tertremo ja pliproksimigis la okazontan, ili diras.

  Cetere, la pli suda distrikto, Tokio-Nagojo-Osako-Insulo Sikoku-Insulo Kjuŝu havas eblecon suferi de la tertremegoj de "To-nankai" (laŭlitere Orient-Sud-Mara), kiuj laŭ la fakuloj povas okazi iam ajn, sed ties probableco estas la plej alta inter la jaroj 2025-2035.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-08-16

tertremo en Tohoku

Je 11:46, tertremo atakis i.a. urbon Sendai (gubernio Miyagi),

kaj ankaŭ ĉi tie en Jokohamo, la skalo 4 estis.

| | コメント (3) | トラックバック (0)

ĉĝĥĵŝŭ per Esperantumigilo

En la komenco, mi metis supersignitajn literojn rekte per

html-a modo en la skribejo de tiu ĉi blogo, nome 'Cocolog'

de Nifty.  Mi trovis, ke programo 'Esperantumigilo' bone funkcias,

ke en ordinara alfabeta enmeto, nome "^ kaj poste c", povas

aperigi "ĉ".

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-08-15

La 15a de augusto

La 15a de aŭgusto en Japanio estas konsiderata kiel la milito-fina tago (de la Dua Mondomilito), sed ne la nacia festotago, ĉar ne venko-tago sed venkito-tago... Estis ceremonio, en kiu la Imperiestro kaj la Ĉefministro salutis. La Imperiestro parolis, ke ne plu estu milito, kaj la Ĉefministro esprimis bedaŭron kaj pardonpetis, ke Japanio donis damaĝon al multaj popolanoj i.a. aziaj.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

Saluto / はじめに

Kvankam mi havas retejon, kun akcento en literatura kampo, mi provas havi blogon por dinamika enhavo.
SIBAYAMA Zyun'iti, alinome Sibazyun

自分のウェブサイト 以外にブログも試みることにします。 [しばやま じゅんいち]

noto: por supersignitaj literoj per html
エスペラントの字上符付文字をhtmlで出すためのメモ

C^ = 264 Ĉ/    c^ = 265 ĉ
G^ = 284 Ĝ/    g^ = 285 ĝ
H^ = 292 Ĥ/    h^ = 293 ĥ
J^ = 308 Ĵ/    j^ = 309 ĵ
S^ = 348 Ŝ   / s^ = 349 ŝ
U^ = 364 Ŭ   / u^ = 365 ŭ

| | コメント (4) | トラックバック (0)

トップページ | 2005年9月 »