Re: tertremo en Tohoku
Kiel skribite, la sola amasa damaĝo de la lastatempa tertremo estis la falo de tegmento de naĝejo en Sendai, fine kun 27 damaĝintoj. La foto montras la defalintajn tegmenterojn rekte sur akvosurfacon. La strukturo de la domo estas t.n. pendanta tegmento, t.e. tegmenteraj paneloj pendas de la kadro de la domo, je ĉ. 2 metroj. Tiu konstruo estas ŝatata en granda konstruaĵo, ĉar oni povas akiri grandan spacon sen fostoj interne de la domo. Sed se la tegmenteroj libere moviĝus je tertremo, estas danĝere, kaj sekve de la damaĝoj jam antaŭ multaj jaroj, la Ministrio pri Konstruado kaj Lando admonis taŭge fiksi la tegmenterojn. Ŝajne tiu fiksado mankis, kaj lasis la panelojn bati inter si kaj albatiĝi al la flanka muro.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント
Dankon por la novaj^o.
C^e ni TV-do riportis nur pri Mito.
Felic^e ne estis grandega damag^o je vunditaj.
投稿: serena | 2005-08-20 05:13