« Terglobo-Pozicia Sistemo: GPS | トップページ | kelkaj esperantaj blogaroj »

2005-08-26

Tajfuno 11a/Mawar venanta

La 11a Tajfuno (de tiu ĉi jaro), aŭ internacie konata kiel la Tajfuno Mawar, estas trapasanta la sudon de la distrikto (proksime al Tokio), en kiu mi loĝas.  La trafiko inter Tokio kaj Sizuoka en la okcidento estas multloke rompita.   Hodiaŭ vespere, la personara sekcio de mia laborejo avertis la laboristojn ne kromlabori sed frue hejmeniri. 

   La pluvego eventuale inundigos parton de la distrikto.  Antaŭe, la ambaŭ flankojn de riveroj estas plejofte atakitaj.  Tio ankaŭ hodiaŭ okazos, sed la lastatempa tendenco estas abrupta inundo en iu ajn parto de urbo ne proksima al riveroj.  Nome, la akvo-defluejo ofte subtera fariĝos superkapacita, kaj akvo elŝprucos el subtera dukto surteren, kaj tiu akvo povas enflui en subteraĵo de granda konstruaĵo.  Do oni ne povas 'sieĝi' la katastrofon eĉ en urbocentro.

|

« Terglobo-Pozicia Sistemo: GPS | トップページ | kelkaj esperantaj blogaroj »

コメント

(Daŭrigo) Matene, novaĵo diras ke 1 mortis, batite de forfalinta tegmentero. La tajfuno restas en Gubernio Ibaraki, kaj nun la ne-funkciado de fervojoj kaj aŭtovojoj estas ĉefe en Gubernio Tiba: ankaŭ fermita estas la transmara vojo tunele kaj ponte tra la Tokia Golfo.

投稿: Sibazyun | 2005-08-26 07:55

コメントを書く



(ウェブ上には掲載しません)




トラックバック

この記事のトラックバックURL:
http://app.cocolog-nifty.com/t/trackback/128702/5639065

この記事へのトラックバック一覧です: Tajfuno 11a/Mawar venanta:

« Terglobo-Pozicia Sistemo: GPS | トップページ | kelkaj esperantaj blogaroj »