Terglobo-Pozicia Sistemo: GPS
Unu el la ĉefaj iloj en Geografia Informo-Sistemo estas aro de artefaritaj satelitoj nomataj Terglobo-Pozicia Sistemo (angle: Global Positioning System, el kio GPS). Antaŭe, Usono, la mastro de la satelitoj, intence misformis datumon, ke foje la loko montrita de tiu sistemo estis falsa, pro militaj celoj. Sed ĉar komercaj utiligoj vastiĝis, antaŭ kelkaj jaroj, Usono haltis falsigi datumon, kaj tial nun la datumo estas pli preciza. Sed iuj ŝtatoj ne plenfidas Usonon, kaj oni planas aliajn sistemojn da satelitoj en aliaj distriktoj.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント