4 diaj bestoj laŭ ĉina legendo
Daŭrige al mia rakonto pri Kirin kaj la ruĝa drako de Eriketo, mi plu rakontos pri 4 diaj bestoj (imagataj) laŭ ĉina legendo. Ĉiuj estas bonaŭguraj kaj konsiderataj kiel la ĉefoj de la realaj bestoj. Rigardante la bildon, aperantan en la kapo de la retpaĝo de japana ŝintoisma sanktejo Heian, bv. legi plu. Ĉe la kapo de la bildo, nome 'Nordo', estas Genbu, kun testuda korpo kaj serpenta superkorpo. Ĝi estas nigra besto, gardanta la Nordon. Kun karapaco, ĝi superas je defendo. En la dekstro, t.e. 'Oriento' estas Seiryuu aŭ Blua Drako, gardanta Orienton. Ĉe la malsupro, en la 'Sudo' estas Suzaku, reĝa birdo, kies trajto devenas de pavo kaj mikso de aliaj elementoj. En la maldekstro, t.e. 'Okcidento' estas Byakko, aŭ Blanka Tigro.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント