« 'blogo' en vortaro | トップページ | imagata besto Kirin »

2005-09-20

ĉe suŝiejo kun cirkulanta pasejo

Hieraŭ mi kaj mia edzino iris manĝi suŝiojn ĉe t.n. 'cirkulanta suŝiejo', aŭ precize dirite, suŝiejo kun cirkulanta pasejo por suŝi-teleroj.  Antaŭ la tablo estas tiu pasejo, kaj klientoj povas libere elpreni suŝi-telerojn.  La vizitita ejo estas unu el la plej aŭtomatigitaj ejoj, ke post manĝo, oni alŝutas teleron jam sen suŝio, al reir-vojo, kaj kiam telero trapasas pordon, la nombro de teleroj estas akumule kalkulitaj, do je la fino, kiom da teleroj estis prenitaj jam estas klara.  La paginda sumo estas 100-oble de la telernombro.  Do, ĉiu telero kostas 100 enojn (malpli ol eŭro).  Kutime estas du suŝioj en telero, sed kiam la materialo multekostas, nur unu suŝio estas en telero.  Cetere, por altiri infanojn, teleroj kun kuko aŭ suko estas cirkulantaj.    

|

« 'blogo' en vortaro | トップページ | imagata besto Kirin »

コメント

Via priskribo estas tre interesa. La suŝiejo kie mi manĝas en mia urbo ja estas cirkulanta suŝiejo, sed ne aŭtomate reprenas kaj kalkulas telerojn. Ĉe ni, estas diverskoloraj teleroj - de helblua, kiu kostas po 2,5 eŭroj (ĉirkaŭ 300 enoj) ĝis verda, kiu kostas 6 eŭroj (ĉirkaŭ 800 enoj). Vi vidas, do, ke por ni, manĝi suŝi estas sufiĉe multekosta.

Ankaŭ oni proponas kukojn kaj ni trinkis Kirin biero aŭ Sake.

Viaj informoj pri vera japana suŝiejo estas interesegaj kaj mi priskribis ĉion al miaj kunlaborantoj kiuj ankaŭ interesiĝas.

投稿: | 2005-09-21 00:52

Estus interese scii, kiel okazas la aŭtomata kalkulo. Ĉu la sama moviĝanta bendo ne preterpasas plurajn manĝantojn? Kiel do eblas scii, kiu manĝanto prenis la teleron? Mi tre ŝatus vidi foton de tia manĝejo, ĉu troveblas en la reto, aŭ ĉu vi povus mem foti? Cetere mi kaj mia edzino tre ŝatas suŝiojn, ni kutimas aĉeti en suŝiejo en la urbo sed porti hejmen por manĝi. Jen la menuo de la ejo kiun ni kutimas uzi: http://www.ikizukuri.com/index2.html Foje ni ankaŭ aĉetas sakeon por trinki kun la suŝioj. Kion oni kutime trinkas kun suŝio en Japanio?

投稿: Kalle Kniivilä | 2005-09-22 18:06

Saluton, Kalle. Vidu novan blogeron. Tie estas bildo (ne foto), kun provo klarigi, kiel estas la sistemo.

投稿: Sibazyun | 2005-09-22 21:36

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: ĉe suŝiejo kun cirkulanta pasejo:

« 'blogo' en vortaro | トップページ | imagata besto Kirin »