la sumoo-ĉampiono Blua Drako
Mi skribis pri 4 diaj bestoj, kaj hodiaŭ speciale pri Blua Drako inter ili. Hodiaŭ (la 27a de septembro), mongola junulo kun sportista nomo Asa-syooryuu, kiu signifas 'Matena Blua Drako' festos 30-jariĝon. Li ĉampioniĝis je la 14a fojo ĉe 15-taga turniro de sumoo, t.e. japana luktarto, en la sesio finiĝinta en la 25a de septembro. Sumoo estas konata kiel japana specialaĵo, sed lastatempe alilandaj luktistoj prosperas. Li, naskita kiel Dolgorsuren Dagwadorj en Mongolujo, el la familio de la mongolaj luktistoj, venis serĉi sukceson en Japanio. La sportista nomo devenas i.a. de la templo Blua Drako, apud la lernejo kie li lernis, en Gubernio Kooti. Kaj tiu templonomo estas imitaĵo de la fama templo en Ĉinio, kien japana budhisto vizitis kaj lernadis budhismon antaŭ pli ol mil jaroj.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント