« hajke (aŭ pli senrjue) pri luno | トップページ | blanka drako en Butano »

2005-10-24

La 92a Japana E-Kongreso finita

  De la 21a ĝis la 23a de oktobro 2005 okazis la 92a Japana Esperanto-Kongreso, en la urbo Jokohamo (Yokohama),  la urbo de la 92a(!) UK en 2007.  Aliĝis ĉ. 550, el kiuj estas invititoj el la ĝemelaj urboj.  Mia blogo malhavas fotojn, do ilin vidu en: *la oficiala blogo de la kongreso, je: http://hamarondo.cocolog-nifty.com/jek2005/
*blogo de aliĝinto kun plumnomo Lignoponto, en 2 blogeroj: http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/7a32db628415964832c50277db610fd6 kaj
http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/3b3367dfb5ad898c8bb092c5f7b127bc . Nome la kongresejo estas eks-moderna, historia konstruaĵo, kompare al la ultra-moderna domo por la UK.

   Jen kelkaj el la programeroj.   En la 21a, okazis Ossaka-Simpozio, esperantlingva parolado memore al Ossaka Kenzi, la japana patro de E-movado.  Estis 3 prelegoj: (1)
Yamasaki Seiko, la ĉi-jara premiato de la Ossaka Premio, revuis la personon Ossaka en la japana movado.  (2) Hori Yasuo, la 2a Prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, parolis pri la Azia Movado, lige kun la bedaŭrata Takeuti Yosikazu, la 1a Prezidanto de KAEM.  (3) Tahira Masako, prezentis, foje kritike, la Pasportan Servon.

  En la 23a, estis la Inaŭguro.  Tie la koruso de Supermezlernejo Sirosato, en tiu ĉi urbo, prezentis 2 kantojn esperante, kaj salutis i.a. la vic-urbestro kaj kelkaj el alilandaj gastoj.  Okazis malfermita simpozio japanlingva, kiun Japana Esperanto-Instituto okazigas ne nur por esperantistoj.  Ĉi-jara temo estas: "Kiel japanoj tenis sin rilate al <<internacia lingvo>> --- lukto kontraŭ Okcidento laŭlingve". Parolis 3 podianoj,  laŭ la prezido de Kimura Goro: (1) Japanio cxarmita de la angla --- ties estinto kaj estonto ---.
  de Kunihiro Masao,  (2) Ideo je internacia lingvo kaj pri la hegemoniismo de la angla ---- Japanio, moderno, kritiko,  de Yositake Masaki,  (3) Esperanto kiel kunkuranto kun kontraŭ-anglismo,  de Usui Hiroyuki.  Paralele okazis fermita kunsido de la Konstanta Kongresa Komitato, kiu garantias la kontinuecon de la Japana E-Kongreso. 

   En la 23a posttagmeze, la aŭlo estis malfermita al la urbanoj por jenaj 2 okazaĵoj: biografia rakonto de Verda Majo, japana e-istino loĝinta en Cxinio, kontraŭstarante la militisman Japanion. Tiu rakonto estis farita de la japana rakont-arto nomata "koodan", en la tradicia japana.  La alia estas prezento pri moderna Ŝanghajo, de tiea e-isto
Wang Minhao, kun interpretado japanen.
   Poste estis la Fermo.  Tie, s-ro Yamasaki Seiko (honora membro de UEA) estis distingita per la Premio Ossaka. Fine la kongresa standardo estis malhisita kaj transdonita al la membroj ol urbo Okayama, kie okazos venontjara japana Kongreso.

|

« hajke (aŭ pli senrjue) pri luno | トップページ | blanka drako en Butano »

コメント

Koran dankon pro via respondo por mia mesagxo.
Mi estis konsternita, ke tia mirinda persono respondis por mia
mesagxo. Via reporto estas tre konciza kaj ankaux komprenebla.
Mi volas iam havi mian propran blogon kaj sendi informon al ekstera
mondo.
Ankoraufoje koran dankon.

Kun respekto,

Ootake skribis.

投稿: OOTAKE Kitizoo | 2005-10-25 02:57

Ankau mi dankas vin pro via raporto. Mi esperas sukceson por cxiuj japanaj esperantistoj.

投稿: becxjo | 2005-10-25 16:02

Estimata,

Mi havas demandon. Cxu tio veras ke en mapoj kiuj publikigxas en Japanio, tiu lando situas en centro de la mapo kaj tiel Ameriko estos en oriento kaj Azio, Europo kaj Afriko en la okcidento?

投稿: becxjo | 2005-10-29 00:45

Al Becxjo; Jes, kiel mi komentis ĉe "Skribitaj Pensoj" (http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2005/08/jen-mia-blogambro.html). Kutima japana mondomapo unufolia havas Islandon kaj Senegalon plej maldekstre, kaj Brazilon plej dekstre.

投稿: Sibazyun | 2005-10-29 01:02

コメントを書く



(ウェブ上には掲載しません)




トラックバック

この記事のトラックバックURL:
http://app.cocolog-nifty.com/t/trackback/128702/6554483

この記事へのトラックバック一覧です: La 92a Japana E-Kongreso finita:

» エスペラント検定の結果 [Hodiauxa Lignponto]
みなさん、こんにちは。 昨日、日本エスペラント学会から手紙がきました。 中身は、これでした。(↓) いや〜、不合格ですよ。 まぁ仕方が無いですね。勉強不足ですから。 勉強しなおして、また受験したいと思います。 ただ、この通知をもらって、思ったんですが、英検だとどこが出来ていて、どこがダメとかの分析結果があります。 エスペラント検定もそういうのがあれば、こちらもやりがい... [続きを読む]

受信: 2005-11-05 22:28

« hajke (aŭ pli senrjue) pri luno | トップページ | blanka drako en Butano »