bluaj lumdiodoj por kristonasko
Lastatempe vidiĝas multaj kristonaskaj dekoracioj, ankaŭ ĉi tie en Japanio (lando ne-kristanisma, sed komercisma kun kristonaskaj vendadoj). Kaj la tendenco de la lasta jaro estas 'blua lumo'. Ankaŭ en Novjorko, Usono, ŝajnas esti tia. La fonto de tia blua lumo estas lumdiodoj, kiu eligas malvarman lumon --- kompare al 'lampoj' eligantaj varman lumon. Tiu malvarmeco laŭdire estas bona al la arbofolioj, sur kiuj metiĝas la lumfontoj.
Nu, tiu 'blua lumdiodo' estis inventita de d-ro NAKAMURA Syuzi, japano nun loĝanta usone. Li inventis ĝin kiel inĝeniero en iu japana firmao, kiu ankaŭ nun liveras la diodon kaj gajnas multe. Sed laŭdire la inventinto ne ricevis multe da honorario pro la invento, kaj levis proceson kontraŭ tiu firmao. Antaŭ preskaŭ unu jaro, la proceso estis finita je la juĝo, ke la firmao pagu ĉ. 8 milionoj da dolaroj al la inventinto, kaj tiu fina sumo estas 4 procentoj de tio, kion la inventinto postulis procese. Sed tiu procesado fariĝis bona motivo por aliaj entreprenoj pli bone taksi la inventaĵon de siaj laboristoj.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント