« ŝaradoj (enigmeto n-ro3) | トップページ | nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane »

2005-12-07

De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto

En la japana lingvo, oni ne povas nombri aĵojn kiel "2 hundoj", "2 komputiloj", sed devas uzi nombrilan vorteton kaj diri kvazaŭ "2 hiki da hundoj", "2 dai da komputiloj".  Estas multaj nombrilaj vortetoj, kiujn memori por alilingvanoj ja estas pene.  Nu, antaŭ kelkaj jaroj, oni ekvendis hundoforman roboton Aibo (de Sony), kiu kapablas diversforme gesti, kaj tion faras iom post iom lernante.  Lastatempa lingva enketo montris, ke oni komenctempe alnomis ilin per "2 dai  da hundorobotoj", do maŝinece, sed lastatempe multaj alnomas ilin per "2 hiki da hundorobotoj", do bestece.  Tiu ŝanĝo de la nombrila vorto reflektas psikologian sintenon al la robotaĵo.

P.S.  Nur hodiaŭ mi donis solvon al la enigmeto 3.  Kaj dankon al Masakato pro la komento al antaŭa blogero.

|

« ŝaradoj (enigmeto n-ro3) | トップページ | nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane »

コメント

Oni (ĉu nur japanoj?) ofte diras pri sia kato aŭ hundo, ne per "ĝi", bestece, sed per "li" aŭ "ŝi", homece. Ankaŭ psikologia fenomeno, ĉu ne?

投稿: esperakira | 2005-12-07 12:23

Ankaŭ france oni diras "ŝi" kaj "li".
Tamen ĉar "ĝi" ne ekzistas, oni diras "li" aŭ "ŝi" eĉ pri bovo kaj bovino...
Alia psikologia fenomeno.

Amike el Francio.

投稿: Kazo | 2005-12-07 21:20

Saluton, Kazo! Mi rigardis vian blogon, sed ĝi estas en la franca, do mi komprenis nur "Kazohinio", la nomon devenintan de la utopia (aŭ mal-utopia) novelo de S. Szathmari.
Nu en Esperanto, oni instruas, ke bebo estas "ĝi", kio estas ege stranga al ni japanoj.

投稿: Sibazyun | 2005-12-07 23:10

Nu en la persa lingvo cxiu estas gxi kaj ni ne havas genron por la tria persono. Fakte en la persa lingvo li kaj sxi ankau estas gxi. Tio ludas gravan rolon ekzemple en perslingvaj mistikaj poemoj cxar oni ameme parolas pri amatino en ili (poetoj estas plejparte viroj) sed tiu amatino ankau povas esti Dio (cxar sekso ne estas determinita). Do poemo signifas cxu amon al alia homo (cxi tie amatino) au adoro de Dio.

投稿: becxjo | 2005-12-08 20:19

Pri "gxi" "li" "sxi" "ili" en Esperanto

Jam de longe mi havis demandon, kial "ili" estas por homoj (kaj viroj kaj virinoj) kaj samtempe por objektoj, dum gxia singularo "li" kaj "sxi" estas
homo, sed ne objekto. Kial ne "gxi", ne nur por bebo, besto kaj objekto? Solvigxos problemo pri "lisxi" "sxli" "ri" kaj "sxi"?

投稿: Masakato | 2005-12-09 16:26

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto:

» belize all-inclusive resort reviews [belize all-inclusive resort reviews]
De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto [続きを読む]

受信: 2007-08-20 05:52

« ŝaradoj (enigmeto n-ro3) | トップページ | nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane »