« 2005年11月 | トップページ | 2006年1月 »

2005-12-31

vortara redakto - mia esperanta agado en 2005

En la jaro 2005, mi faris multajn aferojn esperantajn, inkluzive de la ekfunkciigo de tiu ĉi blogo, sed laŭtempe, plej multon da tempo mi uzis por la redaktado de la "Esperanto-Japana Vortaro", eldonota en 2006 de Japana Esperanto-Instituto.  Ĝin redaktas 10 komisiitaj redaktantoj, kun helpo de dekoj da kunlaborantoj.  Ĝi entenos 17000 ĉefajn kapvortojn, sub kiuj estos pli da kapvortoj duagradaj (kiel estos ĉe "Plena Ilustrita Vortaro").  La laboro estis prokrastita, sed jam la dua presprovaĵo por korektolegado aperis, kaj la eldono en la mezo de la venonta jaro estas preskaŭ certa.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-29

Ĉu geeduki 15-17-jarulojn?

Temas ne pri ĝenerala afero, sed afero urĝa por la altlernejo (laŭ japana dirmaniero; eble supera mezlernejo por iuj landoj), en kiu mi pasigis junecon, jam antaŭ kvardeko da jaroj, nomata La 2a Altlernejo de Sendai (en Urbo Sendai).  En Japanio, multaj tiagradaj lernejoj antaŭ la Dua Mondomilito estis aŭ por viroj, aŭ por virinoj ekskluzive.  Sed venkite en la milito kaj okupate de Usono, multaj lernejoj fariĝis geedukaj (nome por gestudentoj).  Sed estis kelkaj gubernioj, kiuj rezistis tian fluon, kaj nia Gubernio Miyagi, en kies centro sidas la Urbo Sendai, estas unuj el tiaj rezistantaj.  En tia etoso mi pasigis mian junecon.  Sed lastatempe, la gubernia oficejo elprenis novan edukpolitikon, ke ankaŭ en tiu regiono regu geeduka sistemo.  Iuj aprobas kaj subtenas.  Sed aliaj malaprobas kaj kontraŭas.  En la organo de la societo de la finintoj de la lernejo aperas diskutoj, sed ŝajne tie 'apartismuloj' estas laŭtvoĉaj, dirante ke en juneco estas bone, ke knaboj lernu knabe kaj knabinoj knabine.  Mi aprobas la geedukan linion, sed ne 'agadas' pledante tion...

| | コメント (5) | トラックバック (0)

2005-12-28

Novelo "Kaiĵin-maru"

En la 10a de decembro forlasis la mondon s-ro OSAKI Kazuo, 100-jaraĝa, estante kredeble la plejaĝa esperantisto japana.  Mi konas lin ne persone, sed pere de la esperanta traduko de japana novelo "Kaiĵin-maru"; tiun novelon mi legis kiel la unua ne-anekdota rakonto, kiam mi eklernis Esperanton en 1968, en la civitana E-Rondo en Sendai.

   La novelo, originale verkita de s-ino NOGAMI Jaeko, temas pri fiŝista boato nomata Kaiĵin-maru; ĝi iras en la maron, renkontas uraganon, kaj en ekstremaj situacioj, iuj el la fiŝistoj estas tentataj manĝi la karnon de la kolego, kaj mortigas lin, sed ne povas mangî...  Tre streĉa rakonto.

   Hodiaŭ la libro jam estas elĉerpita, do mi nur parolas pri mia legosperto.  La vorto "kaiĵin" estas laŭlitere "mar-dio".  Cetere, el la eldonista vidpunkto, la tradukaĵo prefere estu nomata "La fiŝista boato Kaiĵin-maru", sen kio ne-japanoj tute ne komprenas pri kio temas.  Tiu mia nomado estas inspirita de la elfrancigita "La ŝipo Tenacity".

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-12-22

Ek! japanlingva blogo

Mi aŭdacis teni ankoraŭ alian blogon, japane /エスペラント探語帳/, kiu estas malkutima vorto kun la senco 'Esperanto-vortotrovejo'.  En ĝi mi skribos pri esperantaj vortoj kaj esprimoj, utilaj al la mezgradaj esperantistoj japanaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-21

miensimboloj kaj ties japanaj formoj

Miensimbolo (aŭ mienvinjeto) estas plur-litera kvazaŭ-interpunkcia simbolo esprimanta emocion, kiel rido, ekzemple jene :-)  tio estas ridanta vizaĝo, se oni rigardas de dekstre maldekstren.  La ekzemploj troviĝas en vikipedia paĝo je miensimbolo.  Kaj kiel trovebla en ali vikipedia paĝo je japana miensimbolo,  japanoj uzas simbolon rigardeblan kiel kutime en vertikala direkto, ekzemple jene (^-^) por ridanta vizaĝo.  Sed mi mem ne rimarkis tie difinitan 'finvenkisman' vizaĝon ktp.  Alia paĝo fare de nulpleno donas pli da japanaj variantoj de la vertikala tipo.

| | コメント (3) | トラックバック (0)

2005-12-18

bluaj lumdiodoj por kristonasko

Lastatempe vidiĝas multaj kristonaskaj dekoracioj, ankaŭ ĉi tie en Japanio (lando ne-kristanisma, sed komercisma kun kristonaskaj vendadoj).  Kaj la tendenco de la lasta jaro estas 'blua lumo'.  Ankaŭ en Novjorko, Usono, ŝajnas esti tia.  La fonto de tia blua lumo estas lumdiodoj, kiu eligas malvarman lumon --- kompare al 'lampoj' eligantaj varman lumon.  Tiu malvarmeco laŭdire estas bona al la arbofolioj, sur kiuj metiĝas la lumfontoj.

   Nu, tiu 'blua lumdiodo' estis inventita de d-ro NAKAMURA Syuzi, japano nun loĝanta usone.  Li inventis ĝin kiel inĝeniero en iu japana firmao, kiu ankaŭ nun liveras la diodon kaj gajnas multe.  Sed laŭdire la inventinto ne ricevis multe da honorario pro la invento, kaj levis proceson kontraŭ tiu firmao.  Antaŭ preskaŭ unu jaro, la proceso estis finita je la juĝo, ke la firmao pagu ĉ. 8 milionoj da dolaroj al la inventinto, kaj tiu fina sumo estas 4 procentoj de tio, kion la inventinto postulis procese.  Sed tiu procesado fariĝis bona motivo por aliaj entreprenoj pli bone taksi la inventaĵon de siaj laboristoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-12

Kino Kin-Dza-Dza

Lastatempe mi rigardis kelkajn kinojn en DVD, kaj mi sciis, ke unu el ili aperis en esperanta traduko! Temas pri eks-sovetia kino (1986) nomata Kin-Dza-Dza (proksima prononco: kin-za-za), speco de komika sciencfikcio. Temas pri du viroj (en Sovetunio), kiuj pro hazardo estis translokitaj en dezertan planedon nomatan Kin-Dza-Dza.  Ili renkontis homojn, kiuj flugas en fluganta, ho kio, igluo? kaj kunveturas.  La socio de la planedanoj estas tiel strangaj kaj ridigaj --- tio ja estas la utopia aŭ mal-utopia, kaj satiro al la tiama mondo --- ĉu Sovetunio sola, aŭ la Terglobo tuta? Pli ol du horoj estas tro longa, sed sufiĉe malenuiga. Fakte mi vidis kun la japanigitaj tekstoj sube kun la rusa voĉo, sed ŝajne la esperanta DVD tenas ankaŭ esperantan voĉon. (Por japanoj: mi esperas, ke JEI povos vendi la DVD-on post monato).

| | コメント (4) | トラックバック (0)

2005-12-08

nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane

La komento de Beĉjo al mia lasta blogero diras, ke en la persa, "kaj li kaj ŝi estas ĝi."  Nu, estas simile en la klasika japana.  Nuntempe, influite de eŭropaj lingvoj (inkl. Esperanton), oni en la japana diras 'kare'(=li) aŭ 'kanozyo'(=ŝi), sed tia uzo estas kompare nova.  Oni nomis homon 'kono hito'(=tiu homo), sen distingo al sekso.  Do la japana estas esence senseksa.  Sed tiu ĉi klarigo estas ankoraŭ tro simpla.  Fakte la uzo de 'hito' por iu ajn homo estas malofta, sed tio bezonas apartan klarigon, do ĝis tiom por hodiaŭ.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-07

De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto

En la japana lingvo, oni ne povas nombri aĵojn kiel "2 hundoj", "2 komputiloj", sed devas uzi nombrilan vorteton kaj diri kvazaŭ "2 hiki da hundoj", "2 dai da komputiloj".  Estas multaj nombrilaj vortetoj, kiujn memori por alilingvanoj ja estas pene.  Nu, antaŭ kelkaj jaroj, oni ekvendis hundoforman roboton Aibo (de Sony), kiu kapablas diversforme gesti, kaj tion faras iom post iom lernante.  Lastatempa lingva enketo montris, ke oni komenctempe alnomis ilin per "2 dai  da hundorobotoj", do maŝinece, sed lastatempe multaj alnomas ilin per "2 hiki da hundorobotoj", do bestece.  Tiu ŝanĝo de la nombrila vorto reflektas psikologian sintenon al la robotaĵo.

P.S.  Nur hodiaŭ mi donis solvon al la enigmeto 3.  Kaj dankon al Masakato pro la komento al antaŭa blogero.

| | コメント (5) | トラックバック (1)

« 2005年11月 | トップページ | 2006年1月 »