« nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane | トップページ | bluaj lumdiodoj por kristonasko »

2005-12-12

Kino Kin-Dza-Dza

Lastatempe mi rigardis kelkajn kinojn en DVD, kaj mi sciis, ke unu el ili aperis en esperanta traduko! Temas pri eks-sovetia kino (1986) nomata Kin-Dza-Dza (proksima prononco: kin-za-za), speco de komika sciencfikcio. Temas pri du viroj (en Sovetunio), kiuj pro hazardo estis translokitaj en dezertan planedon nomatan Kin-Dza-Dza.  Ili renkontis homojn, kiuj flugas en fluganta, ho kio, igluo? kaj kunveturas.  La socio de la planedanoj estas tiel strangaj kaj ridigaj --- tio ja estas la utopia aŭ mal-utopia, kaj satiro al la tiama mondo --- ĉu Sovetunio sola, aŭ la Terglobo tuta? Pli ol du horoj estas tro longa, sed sufiĉe malenuiga. Fakte mi vidis kun la japanigitaj tekstoj sube kun la rusa voĉo, sed ŝajne la esperanta DVD tenas ankaŭ esperantan voĉon. (Por japanoj: mi esperas, ke JEI povos vendi la DVD-on post monato).

|

« nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane | トップページ | bluaj lumdiodoj por kristonasko »

コメント

«Sciencfikio» estas belega vorto! :)

投稿: Iu preterpasis | 2005-12-14 15:45

Dankon al la Preterpasanto! Mi konas alian esprimon, "fantascienco".

投稿: Sibazyun | 2005-12-14 16:00

Kara tiu preterpasinto volis diri ke vi volis skribi "sciencfikCio" anstatau "sciencfikio". Ja! tie en via blogero estas ortografia erareto!

投稿: becxjo | 2005-12-14 23:55

Dankon, Beĉjo, mi korektis. Cetere, mi nun dubas, ĉu ni en Japanio povos rigardi la DVD-on pro teknikaj kialoj. (1) la sistemo devas esti NTSC (do nek PAL nek SECAM), (2) la regiona kodo devas esti 2 por Japanio.

投稿: Sibazyun | 2005-12-15 01:03

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: Kino Kin-Dza-Dza:

« nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane | トップページ | bluaj lumdiodoj por kristonasko »