« Ek! japanlingva blogo | トップページ | Ĉu geeduki 15-17-jarulojn? »

2005-12-28

Novelo "Kaiĵin-maru"

En la 10a de decembro forlasis la mondon s-ro OSAKI Kazuo, 100-jaraĝa, estante kredeble la plejaĝa esperantisto japana.  Mi konas lin ne persone, sed pere de la esperanta traduko de japana novelo "Kaiĵin-maru"; tiun novelon mi legis kiel la unua ne-anekdota rakonto, kiam mi eklernis Esperanton en 1968, en la civitana E-Rondo en Sendai.

   La novelo, originale verkita de s-ino NOGAMI Jaeko, temas pri fiŝista boato nomata Kaiĵin-maru; ĝi iras en la maron, renkontas uraganon, kaj en ekstremaj situacioj, iuj el la fiŝistoj estas tentataj manĝi la karnon de la kolego, kaj mortigas lin, sed ne povas mangî...  Tre streĉa rakonto.

   Hodiaŭ la libro jam estas elĉerpita, do mi nur parolas pri mia legosperto.  La vorto "kaiĵin" estas laŭlitere "mar-dio".  Cetere, el la eldonista vidpunkto, la tradukaĵo prefere estu nomata "La fiŝista boato Kaiĵin-maru", sen kio ne-japanoj tute ne komprenas pri kio temas.  Tiu mia nomado estas inspirita de la elfrancigita "La ŝipo Tenacity".

|

« Ek! japanlingva blogo | トップページ | Ĉu geeduki 15-17-jarulojn? »

コメント

Ankaux mi legis la novelon "Kaijxin-maru", kiam mi estis komencanto. Ekde tiam la nomo de la tradukinto OSAKI Kazuo restis en mia cerbo, sed neniam mi havis honoron renkonti lin rekte.
Nu kiel vi diras, gravas titolo de libro ne nur por japanlingvanoj, kiuj scias originalan titolon, sed ankaux por alilingvanoj. Speciale se temas pri propra nomo en titolo.
Ekzemple se la tradukinto de "Tilla" en la japana lingvo lasus la originalan titolon en japana versio,
neniu komprenos pri kio aux pri kiu temas. Sed la tradukinto sagxe alprenis alian titolon kun la subtitolo de la propra nomo. Mi gratulas lin.

投稿: Masakato | 2005-12-29 21:05

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: Novelo "Kaiĵin-maru":

« Ek! japanlingva blogo | トップページ | Ĉu geeduki 15-17-jarulojn? »