« Novelo "Kaiĵin-maru" | トップページ | vortara redakto - mia esperanta agado en 2005 »

2005-12-29

Ĉu geeduki 15-17-jarulojn?

Temas ne pri ĝenerala afero, sed afero urĝa por la altlernejo (laŭ japana dirmaniero; eble supera mezlernejo por iuj landoj), en kiu mi pasigis junecon, jam antaŭ kvardeko da jaroj, nomata La 2a Altlernejo de Sendai (en Urbo Sendai).  En Japanio, multaj tiagradaj lernejoj antaŭ la Dua Mondomilito estis aŭ por viroj, aŭ por virinoj ekskluzive.  Sed venkite en la milito kaj okupate de Usono, multaj lernejoj fariĝis geedukaj (nome por gestudentoj).  Sed estis kelkaj gubernioj, kiuj rezistis tian fluon, kaj nia Gubernio Miyagi, en kies centro sidas la Urbo Sendai, estas unuj el tiaj rezistantaj.  En tia etoso mi pasigis mian junecon.  Sed lastatempe, la gubernia oficejo elprenis novan edukpolitikon, ke ankaŭ en tiu regiono regu geeduka sistemo.  Iuj aprobas kaj subtenas.  Sed aliaj malaprobas kaj kontraŭas.  En la organo de la societo de la finintoj de la lernejo aperas diskutoj, sed ŝajne tie 'apartismuloj' estas laŭtvoĉaj, dirante ke en juneco estas bone, ke knaboj lernu knabe kaj knabinoj knabine.  Mi aprobas la geedukan linion, sed ne 'agadas' pledante tion...

|

« Novelo "Kaiĵin-maru" | トップページ | vortara redakto - mia esperanta agado en 2005 »

コメント

En mia regiono versxajne cxiuj guberniaj kaj urbaj
lernejoj havas sistemon "geeduka". Nuntempe
estas tute sensence lernigi knabojn knabe kaj
knabinojn knabine.
Sed en iuj privataj lernejoj ankoraux funkcias
"mal-geeduka" sistemo. Mia edzo lernis en privata knaba lernejo, en kiu li nun instruistas. Lastatempe venis novajxo, ke lia lernejo akceptos ankaux knabinojn. La kialo estas ne por la valoro de
"geedukeco", sed pro malmultigxo de infanoj.
Jam ne gravas cxu knaboj aux knabinoj por la posedanto de la lernejo, sed gravas malmultigxo de
lernantoj.
Eble en la komenco gxisnunaj instruistoj kaj lernantoj spertos embarason kiel trakti lernantinojn, kvankam jam la lernejo konstruis virinajn necesejojn.


投稿: Masakato | 2005-12-29 19:46

Cxi tie, en Brazilo, mi cxiam studis en "geedukaj lernejoj". Tial mi trovas la "malgeedukajn lernejojn" stulta ideo (aux "afero de la pasinteco")... "knaboj knabe, knabinoj knabine"... Hn. Mi kredas ke oni devas ne apartigi la junulojn. Ili bezonas komuniki kun aliaj junuloj, inaj kaj viraj!

投稿: | 2006-01-01 04:07

Ĉi tie, en Hispanio, ĝis la fino de la dictatoreco ne estis la geedukeco. Sed mi kredas ke la geeduko estas bona, se vi volas sukcesi en la egaleco de la viro kaj la virino, dum la geeduko estas la sama por ĉiuj.

投稿: Reset Reboot | 2006-01-01 07:18

Mi auxdis de mia edzo, kiu laboras kaj en privata knaba lernejo kaj en privata knabina lernejo, ke en la knaba lernejo iuj knaboj emas knabinigxi kaj en la knabina lernejo iuj knabinoj emas knabigxi.
Mi kredas, ke en geknaba lernejo geknaboj estas naturaj laux sia propreco.

投稿: Masakato | 2006-01-03 12:56

(dauxrigo de mia antauxa mesagxo)
Sed ne miskomprenu, ke knaboj agu knabe kaj knabinoj agu knabine. Iuj havas aliseksecon kore kaj ecx korpe. Iuj amas samseksulon. Cxiuj rajtas vivi laux sia naturo.

投稿: Masakato | 2006-01-04 12:40

コメントを書く



(ウェブ上には掲載しません)




トラックバック

この記事のトラックバックURL:
http://app.cocolog-nifty.com/t/trackback/128702/7893371

この記事へのトラックバック一覧です: Ĉu geeduki 15-17-jarulojn?:

« Novelo "Kaiĵin-maru" | トップページ | vortara redakto - mia esperanta agado en 2005 »