« Feliĉa lundo (la dua lundo januare) | トップページ | dokumento pri la Tertremo en 1995-01-17 »

2006-01-09

celebri plenkreskiĝon

Kiel skribite hieraŭ, hodiaŭ en la "Tago por plenkreskiĝintoj", oni havis festenon al la 20-jariĝintoj en multaj municipoj, kaj tie, precipe, multaj junulinoj vestis sin per kimono,  tradicia japana vestaĵo.  Tio memorigas al mi la tagon, kiam mi estis tiel festita.  Estis gimnastika halo de la urbo Sendai.  Tie gastoprelegis OOE Kenzaburoo, kaj mi ne sciis, ke li poste premiiĝis je literatura Nobel-premio, nek pri tio, ke mi tradukis unu el liaj noveloj esperanten: en "Postmilita Japana Antologio" aperas la traduko: "La Lukso de la Mortintoj".  Nu, tamen mi neniom memoras, kion li prelegis ...

   Kion mi meoras estas: ĉirkaŭ mi estis multaj samaĝulinoj en kimono... sed ili ĉiuj ŝajnis al mi pli aĝaj je 4 aŭ 5 jaroj.  Ĉu la kimono kaj ŝminkado impresis min tiel?  Tie mi trovis konatinon vestitan en eŭropstila vesto (kian ni kutime vidas), kaj nur ŝin mi agnoskis samaĝa al mi.

|

« Feliĉa lundo (la dua lundo januare) | トップページ | dokumento pri la Tertremo en 1995-01-17 »

コメント

La diferenco inter vi kaj la alia estas ke vi havas vidis la mondon.

投稿: kuniklo | 2006-01-12 13:37

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: celebri plenkreskiĝon:

« Feliĉa lundo (la dua lundo januare) | トップページ | dokumento pri la Tertremo en 1995-01-17 »