« Jokohama flanko de stacidomo Oohuna | トップページ | Feliĉa lundo (la dua lundo januare) »

2006-01-06

fariĝis 56-jara

   Hodiaŭ, je la 6a de januaro, mi fariĝis 56-jara.  Mi naskiĝis en la najbaro de urbo Sendai (350km norde de Tokio), sed tiam Paĉjo laboris en la urbo, kaj baldaŭ la familio mem loĝis en la urbo.  Plej longe, en la plej impresiĝemaj 10-jaraĝeco mi vivis en la teraso de Monto Aoba, nun parto de la Universitato Tohoku.  Tiam,  la universitata tereno estis duono ol la nuna, kaj mia domo estis proksima al ĝi, en tiel nomata la distrikto Kaŭauĉi/川内sendai-monteto-a /.  Kiel knabo 12jara, en la mezlernejo (laŭ japana sistemo; nome la 7a grado),  mi vizitis la universitatan feston, kaj hazarde trovis ekspozicion de Esperanto.  Tio estis la unua kontakto al la lingvo.  Mi ekhavis intereson, kaj poste enmanigis al mi memlernolibron titolitan 'Esperanto en 4 semajnoj', sed rezignis lerni je ties tria tago.  En tiu paĝo de la libro estis tia frazo, ke 'TIO estas pronomo, ktp'.  Al mi la termino pronomo (japane: daimeisi) estis tute fremda.  Estas imprese, ke hodiaŭ mi kiel veterano en Esperanto priparolas facile tiajn gramatikajn terminojn.  Sed la intereso al ĝi restis, kaj kiam mi ja ekvizitis tiun universitaton, mi tuj elektis ties esperantan klubon.
  En la 22a jaraĝo, mi elektis vojon kiel informadika inĝeniero, kaj ankorau nun estas tia.  La tiama laborloko estis Amagasaki (inter Oosaka kaj Koobe), kaj tie mi trovis mian Edzinon.  Poste, la laborejo igis min (kaj dudekojn da kolegoj kune) labori en Kamakura (apud Yokohama), kaj ankoraŭ tie laboras. La restantaj jaroj en la laborejo fariĝis malmultaj...
  Jen tre konciza prezento de mia vivo.

P.S. La bildo montras monteton en la ĉirkaŭurbo de Sendai, pentrita de mia Paĉjo.

|

« Jokohama flanko de stacidomo Oohuna | トップページ | Feliĉa lundo (la dua lundo januare) »

コメント

Gratulon pro via naskigxdato!
Vi estas du-kubpotence da jaroj pli juna ol mi.
Kiam vi estos en mia agxo, mi havos ok-kubpotencajn plus du-kubpotencajn jarojn,
cxu jes?

投稿: Masakato | 2006-01-07 15:33

Saluton, kara.
Mi estas preskaŭ samaĝaj: La venontan 18an de januaro mi fariĝos 55-jara.
Mi ankorau memoras kiam vi kaj mi estis pli-malpli komencantaj en Esperanto kaj havis korespondadon inter ni, sendante ne elektronoj kiel nuntempe, sed atomoj de paperleteroj."Atoma poŝto" ni povas diri. Nun estas elektronika posto :)
Gratulon el urbo Medellín, lando Kolombio

投稿: Luis Guillermo RESTREPO RIVAS | 2006-01-08 01:04

Mi faris grandan eraron en aritmetiko gratulante
Sibazyncxjon. Korektu:
Kiam vi estos en mia agxo, mi havos ok-kvadratpotence plus du-kubpotence da jaroj.
Se ne, mi estos 520-jara!

投稿: Masakato | 2006-01-08 23:00

*La notita TTT-adreso montras mian pli detalan prezenton kun foto.
*Al Masakato: dankon pro la ciferoj. Mi memoras tagojn en la urbo Kitakyusyu, kie estis esperanta domo, kaj tie vi gastigis min.
*Al Luis: dankon pro la memorigo pri niaj junaj tagoj. En la duma tempo, mi vojaĝis Esperante al Eŭropo, Azio, Oceanio, kaj mi vojaĝis profesie kun esperantisma kontakto al Norda Ameriko, sed mi ankoraŭ ne vizitis Sudan Amerikon.

投稿: Sibazyun | 2006-01-08 23:31

Gratulon pro via naskitagxo ! de Parizo

投稿: ataly | 2006-01-09 14:18

*Al Ataly: Dankon! Mi iam restis en Parizo, kelkajn tagojn, kaj pasigis tempon en la nova Nacia Biblioteko apud Seine, kie okazis faka konferenco pri mia profesio.

投稿: Sibazyun | 2006-01-09 19:05

Kara Ataly, de mi nekonata,
Mi estis en Muzeo de Homaro en Parizo por renkontigxi kun la kranio de la filozofo Kartezio. Inter la kranioj de prahomo kaj moderna homo estas ekspoziciata lia kranio. Kontenta mi volis acxeti bildkarton de lia kranio, sed ne trovigxis en vendejo. Mi, analfabeta en la franca lingvo, diris en Esperanto al oficisto de la muzeo "Kranio de Kartezio!". Li montris al mi bildkarton de ies krono. Mi mimike rediris "Ne krono, sed kranio, osto en la kapo! De Kartezio!". Li komprenis min kaj de kasxita loko elprenis la bildkarton de lia kranio. Gratulinde.

投稿: Masakato | 2006-01-09 19:55

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: fariĝis 56-jara:

« Jokohama flanko de stacidomo Oohuna | トップページ | Feliĉa lundo (la dua lundo januare) »