« fariĝis 56-jara | トップページ | celebri plenkreskiĝon »

2006-01-09

Feliĉa lundo (la dua lundo januare)

La 9a de januaro, 2006, nome la 2a lundo de januaro, estas por japanoj unu el la t.n. Feliĉaj Lundoj.  De antaŭ jardekoj, la 15a de januaro estis nacia feri-tago por celebri plenkreskiĝon de junuloj, tio estas ĉe ni 20-jariĝo.  De tiu aĝo, oni rajtas fumi, trinki alkoholaĵon kaj partopreni en balotado.  Sed de antaŭ kelkaj jaroj, tiu festotago iĝis la 2a lundo de januaro.  Oni lastatempe ferias en sabato kaj dimanĉo, do oni feriu 3 tagojn en daŭro --- tia estis la motivo por fari lundon ferio, anstataŭ fiksita dato.

   La samo okazis por aliaj 3 festotagoj: la tago de la maro, de la 20a de julio iĝis la 3a lundo de julio; la tago por respekti maljunulojn, de la 15a de septembro iĝis la 3a lundo de septembro; kaj la tago por sporto, de la 10a de oktobro iĝis la 2a lundo de oktobro.

   Sed ne ĉiuj popolanoj ĝojas pro tiu ĉi ŝanĝo.  En lernejoj, lernoprogramo estas fiksita laŭ semajna kalendaro, sed dank' al tiuj ĉi Feliĉaj Lundoj, la lecionoj destinitaj okazi en lundo ricevas damaĝon, ol alitagaj lecionoj.

|

« fariĝis 56-jara | トップページ | celebri plenkreskiĝon »

コメント

Mi ne scias, kiom da festotagojn Japanio havas, sed mi scias ke Hispanio havas multajn festotagojn: La Blanka Semajno (sole por lernantoj), la Sankta Semajno, ni kluĉigas festotagojn kun la finsemajnaj tagoj, kiun ni nomigas "ponton" kaj pli.

La instruistoj ne povas finigi ĉiujn temojn en la kurso!

投稿: Reset Reboot | 2006-01-10 00:03

この記事へのコメントは終了しました。

トラックバック


この記事へのトラックバック一覧です: Feliĉa lundo (la dua lundo januare):

« fariĝis 56-jara | トップページ | celebri plenkreskiĝon »