Fermo de la Florenca UK
Hieraux (sabaton, la 5an de auxg.) finigxis la 91a UK per Solena Fermo. La Kongreso havis 2209 aligxintojn el 62 landoj (la Rezolucio diras '2206', sed estis postaj aligxoj).
Mi kaj s-ino Syozi el la LKK por la venontjara 92a UK, havis honoron ricevi kongresan flagon (ne la flagegon fone de la scenejo, sed 1.5m longa horizontale), de la LKK-estro de tiu cxi 91a UK. Fakte la afero estas simbola; la flago ne venos efektive Japanien, sed nur restis en Roterdama oficejo kaj restos gxis la venonta kongreso. Tie, s-ino Syozi prezentis la (tradukitan) mesagxon de la japana ambasadoro rezidanta en Italio por bonvenigi. Kaj antaux ol tio mi parolis --- improvizite. Do la plena teksto ne ekzistas, sed ja esenco estis jena. La plena mesagxo (tradukita) de la urbestro de Jokohamo estas legebla en la fina n-ro 6 de la Kongresa Kuriero.
---------
Bonvenon al Jokohamo, kiel ankaux diras la urbestro de Jokohamo, menciante ke Jokohamo malfermis sin al la tuta mondo kiel internacia haveno antaux 147 jaroj. Tiun daton mi interpretas esperantisme, nome en 1859, kiam naskigxis L.L.Zamenhof. Do la naskigxo de esperanta ideo kaj tiu de urbo Jokohamo estas same longa. En tiu cxi jaro 2006, ni festis la centjaran jubileon de Esperanto-movado en Japanio, kaj la UK estos la fina de la eventoj por la jubileaj jaroj.
Nu, Japanujo, nome ja-pan-ujo, estas origine konata kiel ja-riz-ujo; oni cxefe mangxis rizajxon. Sed hodiaux gxi ankaux estas ja-pan-ujo, kun pano. En la venonta jaro, gxi estos ankaux ja-spaget-ujo, kaj tiel plu, do vi povas sengxene veni nin.
Bonvenon al Jokohamo!
---------------------
Hodiaux, dimancxon matene, mi baldaux forlasos Florencon.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント