Notaĵoj en Italio
Jen estas kelkaj notindaĵoj trovitaj en Italio, por mi japano. Ili eble estas tut-eŭropa, aŭ estas nur Florenca, mi ne scias...
*SEGWAY, la 2-rada, 1-aksa homveturilo
En la stacidomo de Florenco, aŭ en la placo en la urbocentro, policano patrolis la ejon per ... veturilo konata kiel segway {segŭej}, 2-rada, 1-aksa motorizita veturilo. En Japanio mi aŭdis novaĵon pri ili, sed ne sciis, ke ili estas praktike uzata en la mondo. Vidu sube-maldekstre.
Estas multaj katedraloj, vizitindaj por turistoj, sed ili, i.a. turistinoj, vestas sin en somero per sen-manika, ŝultro-montra vesto. Sed tion ne toleras la preĝejo. Iuj inoj kaŝas sin per skarpo, sed iuj eĉ ne havas tian. Do kiel fari? Iuj preĝejoj pruntedonas kap-truitan ŝultrokovraĵon, ĝuste kiel tian oni faras ĉe banejo por tondi harojn.
*fruktopesilo aŭtomata
En superbazaroj, cê angulo de fruktoj (tomatoj, pomoj, prunusoj ktp) estas aŭtomata pesilo. Por kio ĝi estas? Nu, aĉetonto portas iujn fruktojn al la pesilo, kaj puŝas butonon de la nombro de la frukto, klare montrita en la vendejo. Tiam la pesilo pezas la frukton, kaj laŭ la tarifo difinita al ĉiu fruktospeco, kaj eligas etikedon kun la taŭga prezo. La aĉetonto algluas etikedon el al plasta sako, kaj metas la sakon en sian aĉeto-korbon. Poste la kontisto legigas la etiketon por ĝuste tarifi.
Tiel ni en Florenco manĝis tomatojn, pomon kaj prunojn.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント
Ankaux en Francio funkciis sama sistemo por axeti fruktojn en superbazaro. Unue mi pusxis ne gxustan butonon.
投稿: esperakira | 2006-08-10 16:46
Kara s-ro Sibazyun,
Saluton, mi estas koreino, nomig'as Natura en esperantujo.
Antau' kelkaj tagoj mi hazarde trovis c'i tiun tre interesan kaj
lernigan..Leginte viajn kelkajn raportajn skribaj'ojn mi surprizig'is
pro tio, ke ili estis skribitaj tre detale, kvazau' mi mem spertus, kian
stilon mi tre s'atas kaj ankau' mi klopodas tiel skribi, kvankam nelerta.
Antau' ses jaroj mi eklernis Esperanton kaj dufoje mi vizitis Japanion.
Lau'la fotoj mi memoras vin, kvankam mi ne povis memori vian nomon.
Nuntempe mi memlernas Esperanton per viaj rakontoj.
Mi esperas, ke mi dau're povos legi multe la viajn perfektajn...
Antau'dankon,
Natura
投稿: Natura | 2006-08-17 01:13
Dankon, Natura! Ĉu vi mem skribas blogon aŭ TTT-ejon?
投稿: Sibazyun | 2006-08-17 01:53
Kara s-ro,
Mi ne kapablas pri komputilo, do mi pensis kaj skribis sube en la spaco
'enhavo', ke mia dankletero atingos vian propran pos'tkeston, ne c'i tien.
Poste mi maltrankvilig'is, c'u la mia rajtas aperi c'i tie au' ne..sed mi ne
sciis, kiel nuligi kaj sendi al vi. Krome mi tute ne kompreas la japanan.
Tial mi ne komprenas pri via demando. Kiel respondi... Pardonon.
Fakte mi ec' ne memoras, kiamaniere mi trovis c'i tiun vian indan
c'ar en iu tago mi estis libera, do mi vizitis diversajn retejojn kaj trovinte vian,
mi tuj registris en mia listo, kie multaj ofte vizitataj ejoj estas konservitaj.
Se la mia estas ne tau'ga c'i tie, vi tuj senigu g'in kaj ankau' c'i-respondon
c'ar mi ne scias kiel fari. al mi nur sufic'as kaj g'ojas legi viajn interesajn
lernigajn skribaj'on. Mi atendas pluajn rakontojn de UK au' vojag'o c'ar
mi c'i-foje ne partoprenis en Itala UK.
Natura
投稿: Natura | 2006-08-18 11:39