trans Seto: ekskurso en solo
La 8an de oktobro matene, antaŭ ol la matena kunsido de la Japana Kongreso, mi faris ekskurson nur per mi mem. Je la 7a mi estis en la Stacidomo Okayama, kaj aŭdante melodion de "La Novedzino de Seto", ekiris suden per trajno. Post 30 minutoj, la trajno ekiris super la maro -- Enlanda Maro de Seto --- kaj foje irante super insuloj atingis la urbon Sakaide en la insulego Sikoku. Tie, aĉetinte panon kaj sukon, mi denove prenis trajnon por reveni al Okayama, al la kongresejo.
Antaŭ trideko da jaroj, mi iris ŝipe de Uno al Takamatu, sed tiu iro sur la Ponto estis la unuafoja sperto.
| 固定リンク
| コメント (44)
| トラックバック (0)
最近のコメント