La 93a Japana Kongreso komencita
Je 2006-10-07 komencigxis la 93a Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Okayama. (Informilon cxi tie). Hodiaux, la unuan tagon, cxefe okazis ekskursoj al najbaraj lokoj kaj Amika Vespero, kun amuzajxoj de esperantistoj kaj de cxi-tie-anoj, kaj kelkaj kunsidoj. En unu el la kunsidoj --- lokaj rondoj kaj filioj de Japana Esperanto-Instituto, kiun mi partoprenis, oni diskutis ekzemple pri informado, pri la maniero okazigi lokajn kursojn, pri la altigado de esperanta kapablo,, ktp.
La kongresa memorajxo estas tolbindita memorlibro pri d-ro Jagi Hideo, okayama-ano, kiu dum prezidanteco de UEA devis forpasi de tiu cxi mondo, ne atendante la unuan UK en Japanio, tiam okazonta en 1965.
| 固定リンク
この記事へのコメントは終了しました。
コメント
cxu ne eraras la jaro de la UK en Tokio?
投稿: Masakato | 2006-10-10 19:24
Al Masakato: Dankon, korektite.
投稿: Sibazyun | 2006-10-10 23:18