2005-09-30

Furoro de flavaj tigroj

Inter la 4 imagitaj bestoj, estis 'blanka tigro', sed hodiaŭ temas pri tigro kun flavaj kaj nigraj strioj.  Ja tio estas simbolo de la profesia basbala teamo nomata 'Hansin Taigaasu' (aŭ Hansin-Tigroj),  kiu ĉampionis ĉi-jare el inter 6 teamoj.  Baldaŭ ĝi matĉos kun la alia ĉampiona teamo por la tut-japana ĉampioneco. 

Tiu teamo estas konata pro la ardaj subtenantoj, kaj eĉ ties kanto estas esperantigita: "Vento el Rokko",  en kiu Rokko estas la nomo de la monto, staranta malantaŭ la sidejo de la teamo.  La teamo estas posedata de la privata fervoja firmao Hansin, kies ĉeflinio estas inter Oosaka (Osako) kaj Koobe (Kobeo).   Antaŭe, 4 fervojaj firmaoj, kies linio iras de Oosaka posedis profesian basbalan teamon, sed nun nur tiu firmao posedas la teamon. 

Nu, ree pri tigroj, mi atentigas, ke en Japanio ne vivis tigroj en naturo: ĝi ja estas besto de la azia kontinento, ĉu de la sudo (Malajo ktp), ĉu de la nordo (Siberio ktp), sed la insula lando Japanio ne havis ĝin.  Sed japanoj, sub la influo de la ĉina kulturo, sentas simpation al tigroj. 

Jenaj proverboj montras tion: "piedpremi tigran voston" = mem inviti danĝeron, "pruntepreni tigran prestiĝon" = ŝajnigi sin potenca, kvankam estas malforta,  "nur enirante en tigran nestotruon, oni gajnos tigridon" = nur riskantoj povas poste ĝui ties frukton, ktp.

| | コメント (0) | トラックバック (0)