2005-10-24

La 92a Japana E-Kongreso finita

  De la 21a ĝis la 23a de oktobro 2005 okazis la 92a Japana Esperanto-Kongreso, en la urbo Jokohamo (Yokohama),  la urbo de la 92a(!) UK en 2007.  Aliĝis ĉ. 550, el kiuj estas invititoj el la ĝemelaj urboj.  Mia blogo malhavas fotojn, do ilin vidu en: *la oficiala blogo de la kongreso, je: http://hamarondo.cocolog-nifty.com/jek2005/
*blogo de aliĝinto kun plumnomo Lignoponto, en 2 blogeroj: http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/7a32db628415964832c50277db610fd6 kaj
http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/3b3367dfb5ad898c8bb092c5f7b127bc . Nome la kongresejo estas eks-moderna, historia konstruaĵo, kompare al la ultra-moderna domo por la UK.

   Jen kelkaj el la programeroj.   En la 21a, okazis Ossaka-Simpozio, esperantlingva parolado memore al Ossaka Kenzi, la japana patro de E-movado.  Estis 3 prelegoj: (1)
Yamasaki Seiko, la ĉi-jara premiato de la Ossaka Premio, revuis la personon Ossaka en la japana movado.  (2) Hori Yasuo, la 2a Prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, parolis pri la Azia Movado, lige kun la bedaŭrata Takeuti Yosikazu, la 1a Prezidanto de KAEM.  (3) Tahira Masako, prezentis, foje kritike, la Pasportan Servon.

  En la 23a, estis la Inaŭguro.  Tie la koruso de Supermezlernejo Sirosato, en tiu ĉi urbo, prezentis 2 kantojn esperante, kaj salutis i.a. la vic-urbestro kaj kelkaj el alilandaj gastoj.  Okazis malfermita simpozio japanlingva, kiun Japana Esperanto-Instituto okazigas ne nur por esperantistoj.  Ĉi-jara temo estas: "Kiel japanoj tenis sin rilate al <<internacia lingvo>> --- lukto kontraŭ Okcidento laŭlingve". Parolis 3 podianoj,  laŭ la prezido de Kimura Goro: (1) Japanio cxarmita de la angla --- ties estinto kaj estonto ---.
  de Kunihiro Masao,  (2) Ideo je internacia lingvo kaj pri la hegemoniismo de la angla ---- Japanio, moderno, kritiko,  de Yositake Masaki,  (3) Esperanto kiel kunkuranto kun kontraŭ-anglismo,  de Usui Hiroyuki.  Paralele okazis fermita kunsido de la Konstanta Kongresa Komitato, kiu garantias la kontinuecon de la Japana E-Kongreso. 

   En la 23a posttagmeze, la aŭlo estis malfermita al la urbanoj por jenaj 2 okazaĵoj: biografia rakonto de Verda Majo, japana e-istino loĝinta en Cxinio, kontraŭstarante la militisman Japanion. Tiu rakonto estis farita de la japana rakont-arto nomata "koodan", en la tradicia japana.  La alia estas prezento pri moderna Ŝanghajo, de tiea e-isto
Wang Minhao, kun interpretado japanen.
   Poste estis la Fermo.  Tie, s-ro Yamasaki Seiko (honora membro de UEA) estis distingita per la Premio Ossaka. Fine la kongresa standardo estis malhisita kaj transdonita al la membroj ol urbo Okayama, kie okazos venontjara japana Kongreso.

| | コメント (4) | トラックバック (1)

2005-08-26

Tajfuno 11a/Mawar venanta

La 11a Tajfuno (de tiu ĉi jaro), aŭ internacie konata kiel la Tajfuno Mawar, estas trapasanta la sudon de la distrikto (proksime al Tokio), en kiu mi loĝas.  La trafiko inter Tokio kaj Sizuoka en la okcidento estas multloke rompita.   Hodiaŭ vespere, la personara sekcio de mia laborejo avertis la laboristojn ne kromlabori sed frue hejmeniri. 

   La pluvego eventuale inundigos parton de la distrikto.  Antaŭe, la ambaŭ flankojn de riveroj estas plejofte atakitaj.  Tio ankaŭ hodiaŭ okazos, sed la lastatempa tendenco estas abrupta inundo en iu ajn parto de urbo ne proksima al riveroj.  Nome, la akvo-defluejo ofte subtera fariĝos superkapacita, kaj akvo elŝprucos el subtera dukto surteren, kaj tiu akvo povas enflui en subteraĵo de granda konstruaĵo.  Do oni ne povas 'sieĝi' la katastrofon eĉ en urbocentro.

| | コメント (1) | トラックバック (0)