2006-01-09

celebri plenkreskiĝon

Kiel skribite hieraŭ, hodiaŭ en la "Tago por plenkreskiĝintoj", oni havis festenon al la 20-jariĝintoj en multaj municipoj, kaj tie, precipe, multaj junulinoj vestis sin per kimono,  tradicia japana vestaĵo.  Tio memorigas al mi la tagon, kiam mi estis tiel festita.  Estis gimnastika halo de la urbo Sendai.  Tie gastoprelegis OOE Kenzaburoo, kaj mi ne sciis, ke li poste premiiĝis je literatura Nobel-premio, nek pri tio, ke mi tradukis unu el liaj noveloj esperanten: en "Postmilita Japana Antologio" aperas la traduko: "La Lukso de la Mortintoj".  Nu, tamen mi neniom memoras, kion li prelegis ...

   Kion mi meoras estas: ĉirkaŭ mi estis multaj samaĝulinoj en kimono... sed ili ĉiuj ŝajnis al mi pli aĝaj je 4 aŭ 5 jaroj.  Ĉu la kimono kaj ŝminkado impresis min tiel?  Tie mi trovis konatinon vestitan en eŭropstila vesto (kian ni kutime vidas), kaj nur ŝin mi agnoskis samaĝa al mi.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

Feliĉa lundo (la dua lundo januare)

La 9a de januaro, 2006, nome la 2a lundo de januaro, estas por japanoj unu el la t.n. Feliĉaj Lundoj.  De antaŭ jardekoj, la 15a de januaro estis nacia feri-tago por celebri plenkreskiĝon de junuloj, tio estas ĉe ni 20-jariĝo.  De tiu aĝo, oni rajtas fumi, trinki alkoholaĵon kaj partopreni en balotado.  Sed de antaŭ kelkaj jaroj, tiu festotago iĝis la 2a lundo de januaro.  Oni lastatempe ferias en sabato kaj dimanĉo, do oni feriu 3 tagojn en daŭro --- tia estis la motivo por fari lundon ferio, anstataŭ fiksita dato.

   La samo okazis por aliaj 3 festotagoj: la tago de la maro, de la 20a de julio iĝis la 3a lundo de julio; la tago por respekti maljunulojn, de la 15a de septembro iĝis la 3a lundo de septembro; kaj la tago por sporto, de la 10a de oktobro iĝis la 2a lundo de oktobro.

   Sed ne ĉiuj popolanoj ĝojas pro tiu ĉi ŝanĝo.  En lernejoj, lernoprogramo estas fiksita laŭ semajna kalendaro, sed dank' al tiuj ĉi Feliĉaj Lundoj, la lecionoj destinitaj okazi en lundo ricevas damaĝon, ol alitagaj lecionoj.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2006-01-04

Jokohama flanko de stacidomo Oohuna

Novjaran saluton por 2006!  Ĉi-jare mi kaj mia edzino vizitos la 91an Florencan UK-on, kaj la ĉefa celo mia estos inviti anojn al la 92a UK en Jokohamo (Yokohama), kie ankaŭ mi loĝas.

  Mia loĝloko estas rande de tiu urbo, kun pli ol 3 miliono da loĝantoj, la dua plej granda urbo en Japanio.  Kiom rande?  Nome, 300 metroj de ĉi tie estas la urbo Kamakura, kaj la fervoja stacidomo, kiun mi uzas, estas Oohuna, troviĝas en ambaŭ urboj.  Nun mi devas iri al la kamakura flanko por eniri en la stacidomon.  Unu monaton poste, nova en/el-irejo de la stacidomo estos preta, kaj ĝi estas flanke de Jokohamo, pli proksima al mia loĝejo.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-12-28

Novelo "Kaiĵin-maru"

En la 10a de decembro forlasis la mondon s-ro OSAKI Kazuo, 100-jaraĝa, estante kredeble la plejaĝa esperantisto japana.  Mi konas lin ne persone, sed pere de la esperanta traduko de japana novelo "Kaiĵin-maru"; tiun novelon mi legis kiel la unua ne-anekdota rakonto, kiam mi eklernis Esperanton en 1968, en la civitana E-Rondo en Sendai.

   La novelo, originale verkita de s-ino NOGAMI Jaeko, temas pri fiŝista boato nomata Kaiĵin-maru; ĝi iras en la maron, renkontas uraganon, kaj en ekstremaj situacioj, iuj el la fiŝistoj estas tentataj manĝi la karnon de la kolego, kaj mortigas lin, sed ne povas mangî...  Tre streĉa rakonto.

   Hodiaŭ la libro jam estas elĉerpita, do mi nur parolas pri mia legosperto.  La vorto "kaiĵin" estas laŭlitere "mar-dio".  Cetere, el la eldonista vidpunkto, la tradukaĵo prefere estu nomata "La fiŝista boato Kaiĵin-maru", sen kio ne-japanoj tute ne komprenas pri kio temas.  Tiu mia nomado estas inspirita de la elfrancigita "La ŝipo Tenacity".

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-12-18

bluaj lumdiodoj por kristonasko

Lastatempe vidiĝas multaj kristonaskaj dekoracioj, ankaŭ ĉi tie en Japanio (lando ne-kristanisma, sed komercisma kun kristonaskaj vendadoj).  Kaj la tendenco de la lasta jaro estas 'blua lumo'.  Ankaŭ en Novjorko, Usono, ŝajnas esti tia.  La fonto de tia blua lumo estas lumdiodoj, kiu eligas malvarman lumon --- kompare al 'lampoj' eligantaj varman lumon.  Tiu malvarmeco laŭdire estas bona al la arbofolioj, sur kiuj metiĝas la lumfontoj.

   Nu, tiu 'blua lumdiodo' estis inventita de d-ro NAKAMURA Syuzi, japano nun loĝanta usone.  Li inventis ĝin kiel inĝeniero en iu japana firmao, kiu ankaŭ nun liveras la diodon kaj gajnas multe.  Sed laŭdire la inventinto ne ricevis multe da honorario pro la invento, kaj levis proceson kontraŭ tiu firmao.  Antaŭ preskaŭ unu jaro, la proceso estis finita je la juĝo, ke la firmao pagu ĉ. 8 milionoj da dolaroj al la inventinto, kaj tiu fina sumo estas 4 procentoj de tio, kion la inventinto postulis procese.  Sed tiu procesado fariĝis bona motivo por aliaj entreprenoj pli bone taksi la inventaĵon de siaj laboristoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-08

nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane

La komento de Beĉjo al mia lasta blogero diras, ke en la persa, "kaj li kaj ŝi estas ĝi."  Nu, estas simile en la klasika japana.  Nuntempe, influite de eŭropaj lingvoj (inkl. Esperanton), oni en la japana diras 'kare'(=li) aŭ 'kanozyo'(=ŝi), sed tia uzo estas kompare nova.  Oni nomis homon 'kono hito'(=tiu homo), sen distingo al sekso.  Do la japana estas esence senseksa.  Sed tiu ĉi klarigo estas ankoraŭ tro simpla.  Fakte la uzo de 'hito' por iu ajn homo estas malofta, sed tio bezonas apartan klarigon, do ĝis tiom por hodiaŭ.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-07

De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto

En la japana lingvo, oni ne povas nombri aĵojn kiel "2 hundoj", "2 komputiloj", sed devas uzi nombrilan vorteton kaj diri kvazaŭ "2 hiki da hundoj", "2 dai da komputiloj".  Estas multaj nombrilaj vortetoj, kiujn memori por alilingvanoj ja estas pene.  Nu, antaŭ kelkaj jaroj, oni ekvendis hundoforman roboton Aibo (de Sony), kiu kapablas diversforme gesti, kaj tion faras iom post iom lernante.  Lastatempa lingva enketo montris, ke oni komenctempe alnomis ilin per "2 dai  da hundorobotoj", do maŝinece, sed lastatempe multaj alnomas ilin per "2 hiki da hundorobotoj", do bestece.  Tiu ŝanĝo de la nombrila vorto reflektas psikologian sintenon al la robotaĵo.

P.S.  Nur hodiaŭ mi donis solvon al la enigmeto 3.  Kaj dankon al Masakato pro la komento al antaŭa blogero.

| | コメント (5) | トラックバック (1)

2005-11-19

poem-blogo pri I.U (ITO Saburo)

Aperis blogo ĉefe pri la poemoj de japana esperanta poeto I.U (*1), aŭ ITO Saburo /伊東三郎/(1902-1969).  La poemoj en la blogo fontas el lia poemaro "Idilio" en 1972.  La mastro de la blogo Irizo estas lia adepto.  La nomo ITO Saburo estis konata al japana intelektula mondo per la biografio de Zamenhof, eldonita en 1950.   Lia debuto kiel esperanta poeto datiĝis je 1921, kaj la poemaro "Verda Parnaso" en 1932 estis aprecita de Kolomano Kalocsay, kiu etikedis lin "poem-malŝata poeto", kaj unu el liaj pecoj aperis en "Esperanta Antologio"  kiel la sola japana peco, antaŭ ol la epoko de la t.n. japana skolo.

(*1) La plumnomo estas inspirita de la vorto "iu", kies modelo ŝajnas esti Zamenhofa Unuel.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-11-16

blanka drako en Butano

Mi iam skribis pri blua drako.  Nu lastatempe mi havis ŝancon rigardi grandan flagon de Butano (Bhutan).   La flago havas blankan drakon en la centro.  Laŭdire, tiu 'tondro-drako' protektas la landon, kaj la blanko estas la simbolo de pureco.  Tiu drako en la lingvo zonka, la oficiala lingvo de la lando, estas 'druk' --- ĉu ĝi havas komunan etimon kun esperanta drako? ("Etimologia Vortaro de Esperanto, vol. 1" donas sanskritan formon dadarca  por nia drako.) Cetere, la fono de la flago estas dividitaj en flava kaj ruĝa parto.  Flavo simbolas reĝecon, kaj la ruĝo simbolas lamaismon (aŭ, tibetan budhismon). 

   Nu, la ĉina ideogramo por drako estas (mi esperas, ke unikodo-uzantoj povas rigardi sur la ekrano ĝustan formon) "龍" kaj oni sentos ĉe la dekstra duono, dorson de drako kun skvamegoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-10-21

hajke (aŭ pli senrjue) pri luno

Senrjuo estas japana mikropoemo, samforma al hajko, do kun 5+7+5 silaboj, sed pli humura aŭ satira.  Versaĵo kiun mi versas hajkoforme do havas etoson pli similan al senrjuo mi pensas.  Jen,

   En ĉambr' turdoma

   plenlumas lun' --- nur steloj

   ali-fenestras.

Tiu ĉi sceno estas realaĵo, vivanta en la 9a etaĝo de la 15etaĝa apartamentaro turdoma.

| | コメント (1) | トラックバック (1)

より以前の記事一覧