2006-10-10

trans Seto: ekskurso en solo

   La 8an de oktobro matene, antaŭ ol la matena kunsido de la Japana Kongreso, mi faris ekskurson nur per mi mem.  Je la 7a mi estis en la Stacidomo Okayama, kaj aŭdante melodion de "La Novedzino de Seto", ekiris suden per trajno.  Post 30 minutoj, la trajno ekiris super la maro -- Enlanda Maro de Seto --- kaj foje irante super insuloj atingis la urbon Sakaide en la insulego Sikoku.  Tie, aĉetinte panon kaj sukon, mi denove prenis trajnon por reveni al Okayama, al la kongresejo.

   Antaŭ trideko da jaroj, mi iris ŝipe de Uno al Takamatu, sed tiu iro sur la Ponto estis la unuafoja sperto.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

La 93a Japana Kongreso finita

  La 9an de oktobro posttagmeze, finigxis la 3-taga 93a Japana Esperanto-Kongreso en Okayama, kun 476 aligxintoj.   Alveninte al la kongreso, multaj el ekster Okayama miris, ke ili devis skribi sian hotelon por tranoktado.  Tio estis cxar, iu okazajxo kun partopreno kaj tranokto en Okayama per pli ol 200 personoj, rajtas ricevi urban subvencion en cent mil enoj (700 euxroj), kaj oni raportis, ke tio estas atingita.

  Antauxtagmeze oni gxuis diversajn fakkunsidojn.  Posttagmeze, post Oratora Konkurso, soprana kantado, estis la Fermo.  En la Fermo, oni anoncis, ke la cxi-jara Premio Ossaka, la plej prestigxa esperantomovada premio en japana esperantujo, estis aljugxita al la Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro

   La kongresa flago estis transdonita al la membroj de la Esperanto-societo de Gunma, kiuj gastigos la 94an Japanan Kongreson en la Varmfontejo Minakami.

| | コメント (0) | トラックバック (1)

2006-10-09

La 93a Japana Kongreso dauxre

  La 8an de oktobro, la mezan tagon, okazis diversaj fakkunsidoj antauxtagmeze, kaj posttagmeze, inauxguro, esperanto-historia simpozio, kaj bankedo.  La simpozio, malfermita al la publiko, en la japana lingvo, temis pri la Familio Gauntlett.  Nome, E.Gauntlett, brit-devena, en tiu cxi kongresurbo Okayama farigxis la pioniro de Esperanto-Movado antaux jarcento.  Cxirkaux li estis aliaj esperantistoj.  Tiaj aferoj, pluraj personoj detale estis prilumitaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-10-07

La 93a Japana Kongreso komencita

Je 2006-10-07 komencigxis la 93a Japana Esperanto-Kongreso en Urbo Okayama. (Informilon cxi tie).   Hodiaux, la unuan tagon, cxefe okazis ekskursoj al najbaraj lokoj kaj Amika Vespero, kun amuzajxoj de esperantistoj kaj de cxi-tie-anoj, kaj kelkaj kunsidoj.  En unu el la kunsidoj --- lokaj rondoj kaj filioj de Japana Esperanto-Instituto, kiun mi partoprenis, oni diskutis ekzemple pri informado, pri la maniero okazigi lokajn kursojn, pri la altigado de esperanta kapablo,, ktp.

   La kongresa memorajxo estas tolbindita memorlibro pri d-ro Jagi Hideo, okayama-ano, kiu dum prezidanteco de UEA devis forpasi de tiu cxi mondo, ne atendante la unuan UK en Japanio, tiam okazonta en 1965. 

| | コメント (2) | トラックバック (0)

2006-08-10

Notaĵoj en Italio

Jen estas kelkaj notindaĵoj trovitaj en Italio, por mi japano.  Ili eble estas tut-eŭropa, aŭ estas nur Florenca, mi ne scias...

*SEGWAY, la 2-rada, 1-aksa homveturilo

  En la stacidomo de Florenco, aŭ en la placo en la urbocentro, policano patrolis la ejon per ... veturilo konata kiel segway {segŭej}, 2-rada, 1-aksa motorizita veturilo.  En Japanio mi aŭdis novaĵon pri ili, sed ne sciis, ke ili estas praktike uzata en la mondo. Vidu sube-maldekstre.

Uk91segwayb *ŝultro-kovrenda preĝejo

  Estas multaj katedraloj, vizitindaj por turistoj, sed ili, i.a. turistinoj,  vestas sin en somero per sen-manika, ŝultro-montra vesto.  Sed tion ne toleras la preĝejo.  Iuj inoj kaŝas sin per skarpo, sed iuj eĉ ne havas tian.  Do kiel fari?  Iuj preĝejoj pruntedonas kap-truitan ŝultrokovraĵon, ĝuste kiel tian oni faras ĉe banejo por tondi harojn. 

*fruktopesilo aŭtomata

   En superbazaroj, cê angulo de fruktoj (tomatoj, pomoj, prunusoj ktp)  estas aŭtomata pesilo.  Por kio ĝi estas?  Nu, aĉetonto portas iujn fruktojn al la pesilo, kaj puŝas butonon de la nombro de la frukto, klare montrita en la vendejo.  Tiam la pesilo pezas la frukton, kaj laŭ la tarifo difinita al ĉiu fruktospeco, kaj eligas etikedon kun la taŭga prezo.  La aĉetonto algluas etikedon el al plasta sako, kaj metas la sakon en sian aĉeto-korbon.  Poste la kontisto legigas la etiketon por ĝuste tarifi. 

Tiel ni en Florenco  manĝis tomatojn, pomon kaj prunojn.

| | コメント (4) | トラックバック (0)

2006-08-09

Jokohamon en Florenco

Uk91flagob Uk91suzukib_2 Uk91foirob_1 Jen kelkaj fotoj el la Florenca UK, kiuj montras, kiel japanaj samideanoj klopodis alvoki la kongresanojn al la venontjara UK en Jokohamo.

La fotoj estas pligrandigeblaj.  Jen de supre maldekstre:

1. Ĉe 'Movada Foiro' en la Interkona Vespero, 29an de julio.

2. Saluto de jokohamano, s-ro Suzuki Keiichiro ĉe la inaŭguro, en la 31a de julio.

3. Flago de UK transprenita de japanana LKK (mi en maldekstro, kaj s-ino Syozi en la dekstro), ĉe la Fermo en la 5a de aŭgusto.

Kaj de sube:

4. Komenco de la programero "Ontaj Kongresoj".  La fono estas projekciite la enirpaĝo al la TTT-ejo de la jokohama kongreso fare de ĝia LKK, en la 4a de aŭgusto.

(Fotoj 1,3 kaj 4 de mia edzino).

Uk91onta1b

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-07

Skribi super Jekaterinburgo

Mi skribas nun nur por memorigi, ke mi flugas super Rusio; jam post Jekaterinburgo direkte al Japanio.  La aviadilo, en kiu mi sidas, estas de Boeing, kaj gxi havas interretan servon (kun pago).  Cxar mi laboras en laboratorio, kie miaj kolegoj evoluigis la antenan sistemon por tiu cxi aviadila interreta konekto, mi provis uzi.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-06

Fermo de la Florenca UK

Hieraux (sabaton, la 5an de auxg.) finigxis la 91a UK per Solena Fermo.  La Kongreso havis 2209 aligxintojn el 62 landoj (la Rezolucio diras '2206', sed estis postaj aligxoj).

Mi kaj s-ino Syozi el la LKK por la venontjara 92a UK, havis honoron ricevi kongresan flagon (ne la flagegon fone de la scenejo, sed 1.5m longa horizontale), de la LKK-estro de tiu cxi 91a UK.  Fakte la afero estas simbola; la flago ne venos efektive Japanien, sed nur restis en Roterdama oficejo kaj restos gxis la venonta kongreso.  Tie, s-ino Syozi prezentis la (tradukitan) mesagxon de la japana ambasadoro rezidanta en Italio por bonvenigi.  Kaj antaux ol tio mi parolis --- improvizite.  Do la plena teksto ne ekzistas, sed ja esenco estis jena.  La plena mesagxo (tradukita) de la urbestro de Jokohamo estas legebla en la fina n-ro 6 de la Kongresa Kuriero.

---------

Bonvenon al Jokohamo, kiel ankaux diras la urbestro de Jokohamo, menciante ke Jokohamo malfermis sin al la tuta mondo kiel internacia haveno antaux 147 jaroj.  Tiun daton mi interpretas esperantisme, nome en 1859, kiam naskigxis L.L.Zamenhof.  Do la naskigxo de esperanta ideo kaj tiu de urbo Jokohamo estas same longa.  En tiu cxi jaro 2006, ni festis la centjaran jubileon de Esperanto-movado en Japanio, kaj la UK estos la fina de la eventoj por la jubileaj jaroj.

Nu, Japanujo, nome ja-pan-ujo, estas origine konata kiel ja-riz-ujo; oni cxefe mangxis rizajxon.  Sed hodiaux gxi ankaux estas ja-pan-ujo, kun pano.  En la venonta jaro, gxi estos ankaux ja-spaget-ujo, kaj tiel plu, do vi povas sengxene veni nin.

Bonvenon al Jokohamo!

---------------------

Hodiaux, dimancxon matene, mi baldaux forlasos Florencon.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-05

La jokohama UK prezentita en FLorenco

La 4an de auxgusto (vendrede), okazis la kunsido 'Ontaj Kongresoj',  en kiu ni, nome la LKK-anoj de la 92a UK en 2007 restanta en la kongresejo de la 91a UK, prezentis la jokohaman, 92an UK.  Sur podio vicigxis la LKK-anoj, kaj post saluto estis komputil-bilda (fakte jpeg-a) prezento de Jokohamo kaj aliaj japanaj urboj sekvis, kaj poste klarigo pri la logxkondicxoj en Jokohamo.  Inter la venintaj demandoj, multaj estis pri la hotelaj kondicxoj, kiuj estis responditaj, kaj aliaj multaj temis pri la ekskursoj, al kiuj ni la LKK ne povis respondi, cxar tio rilatas rekte al UEA.  Post tia demando-tempo, volontuloj (inkluzive de ne-LKK-anoj) montris kelkajn japanajn artojn.  Post ni, UEA mem parolis pri Roterdamo,
la ejo de la 93a UK en 2008.

La kongresa ero jam restas nur unu: la fermo en la 5a, kaj tie, ni LKK ricevos la kongresan standardon --- ne tiun grandan standardon pendantan fone, sed malgrandan, mi auxdas.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-04

E-Japana Vortaro prezentita

  Fine de junio eldonigxi la nova "Esperanto-Japana Vortaro" de Japana Esperanto-Instituto, kun cx. 1350 pagxoj, kaj 17000 cxefaj kapvortoj, sub kiuj arangxigxas 26000 kunmetajxaj kapvortoj. Kaj mi estis unu el la 10-kapaj redaktantoj.

Nu, okaze de la UK, estas asignita la 'Auxtora Dounhoro" por la Vortaro, de 16:30 gxis 17:00 en la 3a de auxgusto. En la cxambro de Libroservo, vizitita de kelkaj japanaj 'cxerizuloj' kaj 4 alilandanoj, kaj Sibayama parolis por 20 minutoj, akceptis demandojn. La fadeno de la parolo estis jena:

En 1963, 2 jarojn antaux la lasta japana UK, eldonigxis la lastatempa Esperanto-japana vortaro, kaj nun, 1 jaron antaux la japana UK, eldonigxis La nova vortaro, kiu devus aperi pli frue.
Gxia karakterizajxo, interesa ne nur al japanoj, estas en tio, ke el inter 38000 uz-ekzemploj, multaj NE estas prenitaj de PIV, en kiu lasta abundas Aux Bibliaj aux Andersen-aj uz-ekzemploj, ne tauxgaj al hodiauxaj praktikantoj.
El 17000 kapvortoj cxefaj, 2400 estis elektitaj kiel gravaj, kaj pli multo El la uz-ekzemploj enestas en tiu cxi parto.

-----------------
La alia karakterizajxo estas gxia trakto de modernecaj esprimoj, en 2 flankoj.
La unua flanko estas teknologia, kun inkluzivo de terminoj ekzemple por Komputiloj, sed la dua flanko estas la trakto de moderne sociaj tendendoj, Pri egaleco inter viroj/virinoj kt@.  Pri la inkludo de japan-devenaj Kapvortoj, kiel 'hasxioj' por mangxbastonetoj, estis debato inter la Redaktantoj, kaj nia rezulto estas iel meza.

En la aldono pri mallongigoj, indas mencii, ke kelkaj portas uz-ekzemplojn.
Ekzemple 'je la 10a atm', por japanaj esperantistoj, kiuj ofte skribas 'atm 10a', kiu estas esprimo tolerebla sed malofta.  En la aldono pri Landonomoj, ISO-kodoj de landoj kaj valutoj estis aldonitaj, pork e oni Povu legi gazeton de UEA, kiel ekzemplo.

  La vortaro estis eldonita je 3000 ekzempleroj, t.e. la duoblo de la Membroj de Japana Esperanto-Instituto, kaj jam 800 estis venditaj.
^^^^^^^^^^^^^^

  Al la supra parolo, venis komento de brita kongresano:
"Mi jam rigardis gxin en Londono, portate de d-ro Wells.
Li alte taksis gxin, ke la vortostrukturo estas klara, kun Multaj ekzemploj.  Mi mem sxatas la flekseblecon de la kovrilo."

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-08-02

Itala UK kaj la japana UK

Tiu 91a UK itala okazas en Italio, post pli ol 50 jaroj.  La situacio iel similas al japana UK okazonta venontjare post kvardekkelkaj jaroj da interrompo.  Nu, tamen la impreso de la organizado loka, precipe en la unuaj tagoj, ne estas tiom glataj --- ekzemple, oni malfacile trovis informtabulon, kie oni anoncas pri aliigitaj horoj por ekskursoj.  Ni japanflanke devas ne sekvi tian ekzemplon, sed estos malfacile. 

Nu, estas varme en Florenco!

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-07-28

Al Florenco

(Longe mi ne skribis....)

Morgaŭ frumatene mi kun mia edzino flugos al la 91a Universala Kongreso en Florenco, Italio.  Tio estas la 6a UK al ni.  Ĉi-jare, mi kaj multaj japanaj partoprenantoj havas taskon alvoki anojn veni al la venontjara UK en Jokohamo, Japanio.  Estos tablo por demandi pri japana vivo, kaj ni deĵoros.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2006-04-01

financa jarfino

Ĉu mi sukcesas skribi en marto?

Estas la fino de la financa jaro en Japanio.  La firmao, kie mi laboras, postulas kelkajn laboraĵojn de la laboristoj, kaj mi faris kelkajn raportojn.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

financa jarfino

Ĉu mi sukcesas skribi en marto?

Estas la fino de la financa jaro en Japanio.  La firmao, kie mi laboras, postulas kelkajn laboraĵojn de la laboristoj, kaj mi faris kelkajn raportojn.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2006-02-03

fraŭda letero rilate afrikan akcidenton

Venis al mia retadreso, anglalingva letero.  Tiun komencan parton mi elangligas, ekzercante min je la angla...

Estimata sinjoro,
  Mia nomo estas Advokato (Barrister) s-ino Dorothy Dina.  Mi utiligas tiun ĉi mesaĝon
trarigardinte vian profilon, por peti vian helpon en negocado, utila al ambaŭ partioj.
   Eksterlandano nomata bedaŭrata inĝeniero Adams Sibazyun, tiama Estro de la Operacio (CEO)
de la Petrol-Firmao Shell ĝis lia morto en malfavorata aviadila falo de UTA,, Flugo 141, ĵaŭde decembron 2003, en Kotonuo, laŭborde de la Okcidenta Afriko, posedadis konton de 27,5 milionoj da usonaj dolaroj
en la Banko Union Bank, kaj la banko nun serĉas parencon, al kiu pagi la konton:
  La novaĵo pri la aviadila akcidento mem ŝajnas esti fakta.  Nu, sekvas la letero, ke mi povos akiri 40% de la monsumo, se mi helpos ŝin, informante mian telefonon ktp.  Se mi respondos, oni petos min pagi malmultan monon (kompare la akirotaj dolaroj), sed tio estos sufiĉe multa, nome kelkaj miloj da dolaroj.  Kaj jen la fino.  Ilia spuro forvaporiĝos.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2006-02-02

lavomaŝino tro klopodema

Inspirite de hieraŭa epizodo... la lavomaŝino ĉe ni estas plene aŭtomatigita.  Eniginte lavaĵojn kaj sapon, oni bezonas nur atendi finon de 'lavado', 'gargarado por desapigi' kaj 'senakvigado centrifuga'.  Nu, efektive, antaŭ ol 'gargarado', la maŝino unu fojon jam senakvigas centrifuge.  Sed iujn fojojn okazas, ke la ekvilibro de la lavaĵoj malegaliĝas, kaj tial la lavaĵoj ne sukcesas lasi sin kirli por centrifuge senakvigi.  Tiam la maŝino alarme sciigas nin pri tio, ja bone, sed ĝi sola klopodas eligi el la situacio.  Nu, kion la maŝino faras, por eliri el la malekvilibra stato de la lavaĵoj interne?

   La maŝino denove enirigas plenan akvon, kaj poste, komencas denove gargari.  Nu, la lavaĵoj tiam, plene trempitaj en sufiĉa akvo, liberigas sin de la malekvilibreco kaj komencas kirli kun la akvo.  Do la situacio estas savita.  Sed tiu solvomaniero necesigas plusan tempon kaj akvon.  Eĉ tiel la maŝino klopodas fini sian taskon, sen helpo de homoj.

| | コメント (4) | トラックバック (1)

2006-01-31

banejo pli saĝa ol mi

  En mia loĝejo (loĝata por 2 jaroj), banejo estas sufiĉe komforta. Oni puŝas butonon, kaj atendas ĝis alarmo avertas nin, ke varma akvo sufiĉe eniĝis en la bankuvon.  Sed hodiaŭ, malkutima alarmo sonis, kaj veninte en la banejon mi trovis la kuvon senakva.  Do, mi, ne ŝtopinte elfluejon de bankuvo puŝis butonon.  Sed tiam, akvo ne fluadis vane en la elfluejon.  La baneja sistemo sciis, ke mi ne ferme ŝtopis la bankuvon, avertis min tiel. 

   Laŭ mia edzino, la banejo estas pli saĝa ol mi.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2006-01-17

dokumento pri la Tertremo en 1995-01-17

11 jaroj pasis de la Granda Tertremo en kaj ĉirkaŭ Kobe.  Tiam, mi en fora loko, sendis ret-mesaĝojn al siatempa soc.culture.esperanto,  tiama preskaŭ sola mesaĝo-kunigejo.  Tion mi hodiaŭ malkaŝas.  Interesitoj bv. viziti: http://www.hh.e-mansion.com/~sibazyun/sib-dok/tertremo1995.htm

| | コメント (0) | トラックバック (1)

2006-01-09

celebri plenkreskiĝon

Kiel skribite hieraŭ, hodiaŭ en la "Tago por plenkreskiĝintoj", oni havis festenon al la 20-jariĝintoj en multaj municipoj, kaj tie, precipe, multaj junulinoj vestis sin per kimono,  tradicia japana vestaĵo.  Tio memorigas al mi la tagon, kiam mi estis tiel festita.  Estis gimnastika halo de la urbo Sendai.  Tie gastoprelegis OOE Kenzaburoo, kaj mi ne sciis, ke li poste premiiĝis je literatura Nobel-premio, nek pri tio, ke mi tradukis unu el liaj noveloj esperanten: en "Postmilita Japana Antologio" aperas la traduko: "La Lukso de la Mortintoj".  Nu, tamen mi neniom memoras, kion li prelegis ...

   Kion mi meoras estas: ĉirkaŭ mi estis multaj samaĝulinoj en kimono... sed ili ĉiuj ŝajnis al mi pli aĝaj je 4 aŭ 5 jaroj.  Ĉu la kimono kaj ŝminkado impresis min tiel?  Tie mi trovis konatinon vestitan en eŭropstila vesto (kian ni kutime vidas), kaj nur ŝin mi agnoskis samaĝa al mi.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

Feliĉa lundo (la dua lundo januare)

La 9a de januaro, 2006, nome la 2a lundo de januaro, estas por japanoj unu el la t.n. Feliĉaj Lundoj.  De antaŭ jardekoj, la 15a de januaro estis nacia feri-tago por celebri plenkreskiĝon de junuloj, tio estas ĉe ni 20-jariĝo.  De tiu aĝo, oni rajtas fumi, trinki alkoholaĵon kaj partopreni en balotado.  Sed de antaŭ kelkaj jaroj, tiu festotago iĝis la 2a lundo de januaro.  Oni lastatempe ferias en sabato kaj dimanĉo, do oni feriu 3 tagojn en daŭro --- tia estis la motivo por fari lundon ferio, anstataŭ fiksita dato.

   La samo okazis por aliaj 3 festotagoj: la tago de la maro, de la 20a de julio iĝis la 3a lundo de julio; la tago por respekti maljunulojn, de la 15a de septembro iĝis la 3a lundo de septembro; kaj la tago por sporto, de la 10a de oktobro iĝis la 2a lundo de oktobro.

   Sed ne ĉiuj popolanoj ĝojas pro tiu ĉi ŝanĝo.  En lernejoj, lernoprogramo estas fiksita laŭ semajna kalendaro, sed dank' al tiuj ĉi Feliĉaj Lundoj, la lecionoj destinitaj okazi en lundo ricevas damaĝon, ol alitagaj lecionoj.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2006-01-06

fariĝis 56-jara

   Hodiaŭ, je la 6a de januaro, mi fariĝis 56-jara.  Mi naskiĝis en la najbaro de urbo Sendai (350km norde de Tokio), sed tiam Paĉjo laboris en la urbo, kaj baldaŭ la familio mem loĝis en la urbo.  Plej longe, en la plej impresiĝemaj 10-jaraĝeco mi vivis en la teraso de Monto Aoba, nun parto de la Universitato Tohoku.  Tiam,  la universitata tereno estis duono ol la nuna, kaj mia domo estis proksima al ĝi, en tiel nomata la distrikto Kaŭauĉi/川内sendai-monteto-a /.  Kiel knabo 12jara, en la mezlernejo (laŭ japana sistemo; nome la 7a grado),  mi vizitis la universitatan feston, kaj hazarde trovis ekspozicion de Esperanto.  Tio estis la unua kontakto al la lingvo.  Mi ekhavis intereson, kaj poste enmanigis al mi memlernolibron titolitan 'Esperanto en 4 semajnoj', sed rezignis lerni je ties tria tago.  En tiu paĝo de la libro estis tia frazo, ke 'TIO estas pronomo, ktp'.  Al mi la termino pronomo (japane: daimeisi) estis tute fremda.  Estas imprese, ke hodiaŭ mi kiel veterano en Esperanto priparolas facile tiajn gramatikajn terminojn.  Sed la intereso al ĝi restis, kaj kiam mi ja ekvizitis tiun universitaton, mi tuj elektis ties esperantan klubon.
  En la 22a jaraĝo, mi elektis vojon kiel informadika inĝeniero, kaj ankorau nun estas tia.  La tiama laborloko estis Amagasaki (inter Oosaka kaj Koobe), kaj tie mi trovis mian Edzinon.  Poste, la laborejo igis min (kaj dudekojn da kolegoj kune) labori en Kamakura (apud Yokohama), kaj ankoraŭ tie laboras. La restantaj jaroj en la laborejo fariĝis malmultaj...
  Jen tre konciza prezento de mia vivo.

P.S. La bildo montras monteton en la ĉirkaŭurbo de Sendai, pentrita de mia Paĉjo.

| | コメント (7) | トラックバック (0)

2006-01-04

Jokohama flanko de stacidomo Oohuna

Novjaran saluton por 2006!  Ĉi-jare mi kaj mia edzino vizitos la 91an Florencan UK-on, kaj la ĉefa celo mia estos inviti anojn al la 92a UK en Jokohamo (Yokohama), kie ankaŭ mi loĝas.

  Mia loĝloko estas rande de tiu urbo, kun pli ol 3 miliono da loĝantoj, la dua plej granda urbo en Japanio.  Kiom rande?  Nome, 300 metroj de ĉi tie estas la urbo Kamakura, kaj la fervoja stacidomo, kiun mi uzas, estas Oohuna, troviĝas en ambaŭ urboj.  Nun mi devas iri al la kamakura flanko por eniri en la stacidomon.  Unu monaton poste, nova en/el-irejo de la stacidomo estos preta, kaj ĝi estas flanke de Jokohamo, pli proksima al mia loĝejo.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-12-31

vortara redakto - mia esperanta agado en 2005

En la jaro 2005, mi faris multajn aferojn esperantajn, inkluzive de la ekfunkciigo de tiu ĉi blogo, sed laŭtempe, plej multon da tempo mi uzis por la redaktado de la "Esperanto-Japana Vortaro", eldonota en 2006 de Japana Esperanto-Instituto.  Ĝin redaktas 10 komisiitaj redaktantoj, kun helpo de dekoj da kunlaborantoj.  Ĝi entenos 17000 ĉefajn kapvortojn, sub kiuj estos pli da kapvortoj duagradaj (kiel estos ĉe "Plena Ilustrita Vortaro").  La laboro estis prokrastita, sed jam la dua presprovaĵo por korektolegado aperis, kaj la eldono en la mezo de la venonta jaro estas preskaŭ certa.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-28

Novelo "Kaiĵin-maru"

En la 10a de decembro forlasis la mondon s-ro OSAKI Kazuo, 100-jaraĝa, estante kredeble la plejaĝa esperantisto japana.  Mi konas lin ne persone, sed pere de la esperanta traduko de japana novelo "Kaiĵin-maru"; tiun novelon mi legis kiel la unua ne-anekdota rakonto, kiam mi eklernis Esperanton en 1968, en la civitana E-Rondo en Sendai.

   La novelo, originale verkita de s-ino NOGAMI Jaeko, temas pri fiŝista boato nomata Kaiĵin-maru; ĝi iras en la maron, renkontas uraganon, kaj en ekstremaj situacioj, iuj el la fiŝistoj estas tentataj manĝi la karnon de la kolego, kaj mortigas lin, sed ne povas mangî...  Tre streĉa rakonto.

   Hodiaŭ la libro jam estas elĉerpita, do mi nur parolas pri mia legosperto.  La vorto "kaiĵin" estas laŭlitere "mar-dio".  Cetere, el la eldonista vidpunkto, la tradukaĵo prefere estu nomata "La fiŝista boato Kaiĵin-maru", sen kio ne-japanoj tute ne komprenas pri kio temas.  Tiu mia nomado estas inspirita de la elfrancigita "La ŝipo Tenacity".

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-12-22

Ek! japanlingva blogo

Mi aŭdacis teni ankoraŭ alian blogon, japane /エスペラント探語帳/, kiu estas malkutima vorto kun la senco 'Esperanto-vortotrovejo'.  En ĝi mi skribos pri esperantaj vortoj kaj esprimoj, utilaj al la mezgradaj esperantistoj japanaj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-21

miensimboloj kaj ties japanaj formoj

Miensimbolo (aŭ mienvinjeto) estas plur-litera kvazaŭ-interpunkcia simbolo esprimanta emocion, kiel rido, ekzemple jene :-)  tio estas ridanta vizaĝo, se oni rigardas de dekstre maldekstren.  La ekzemploj troviĝas en vikipedia paĝo je miensimbolo.  Kaj kiel trovebla en ali vikipedia paĝo je japana miensimbolo,  japanoj uzas simbolon rigardeblan kiel kutime en vertikala direkto, ekzemple jene (^-^) por ridanta vizaĝo.  Sed mi mem ne rimarkis tie difinitan 'finvenkisman' vizaĝon ktp.  Alia paĝo fare de nulpleno donas pli da japanaj variantoj de la vertikala tipo.

| | コメント (3) | トラックバック (0)

2005-12-18

bluaj lumdiodoj por kristonasko

Lastatempe vidiĝas multaj kristonaskaj dekoracioj, ankaŭ ĉi tie en Japanio (lando ne-kristanisma, sed komercisma kun kristonaskaj vendadoj).  Kaj la tendenco de la lasta jaro estas 'blua lumo'.  Ankaŭ en Novjorko, Usono, ŝajnas esti tia.  La fonto de tia blua lumo estas lumdiodoj, kiu eligas malvarman lumon --- kompare al 'lampoj' eligantaj varman lumon.  Tiu malvarmeco laŭdire estas bona al la arbofolioj, sur kiuj metiĝas la lumfontoj.

   Nu, tiu 'blua lumdiodo' estis inventita de d-ro NAKAMURA Syuzi, japano nun loĝanta usone.  Li inventis ĝin kiel inĝeniero en iu japana firmao, kiu ankaŭ nun liveras la diodon kaj gajnas multe.  Sed laŭdire la inventinto ne ricevis multe da honorario pro la invento, kaj levis proceson kontraŭ tiu firmao.  Antaŭ preskaŭ unu jaro, la proceso estis finita je la juĝo, ke la firmao pagu ĉ. 8 milionoj da dolaroj al la inventinto, kaj tiu fina sumo estas 4 procentoj de tio, kion la inventinto postulis procese.  Sed tiu procesado fariĝis bona motivo por aliaj entreprenoj pli bone taksi la inventaĵon de siaj laboristoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-12

Kino Kin-Dza-Dza

Lastatempe mi rigardis kelkajn kinojn en DVD, kaj mi sciis, ke unu el ili aperis en esperanta traduko! Temas pri eks-sovetia kino (1986) nomata Kin-Dza-Dza (proksima prononco: kin-za-za), speco de komika sciencfikcio. Temas pri du viroj (en Sovetunio), kiuj pro hazardo estis translokitaj en dezertan planedon nomatan Kin-Dza-Dza.  Ili renkontis homojn, kiuj flugas en fluganta, ho kio, igluo? kaj kunveturas.  La socio de la planedanoj estas tiel strangaj kaj ridigaj --- tio ja estas la utopia aŭ mal-utopia, kaj satiro al la tiama mondo --- ĉu Sovetunio sola, aŭ la Terglobo tuta? Pli ol du horoj estas tro longa, sed sufiĉe malenuiga. Fakte mi vidis kun la japanigitaj tekstoj sube kun la rusa voĉo, sed ŝajne la esperanta DVD tenas ankaŭ esperantan voĉon. (Por japanoj: mi esperas, ke JEI povos vendi la DVD-on post monato).

| | コメント (4) | トラックバック (0)

2005-12-08

nek li nek ŝi, sed tiu homo, japane

La komento de Beĉjo al mia lasta blogero diras, ke en la persa, "kaj li kaj ŝi estas ĝi."  Nu, estas simile en la klasika japana.  Nuntempe, influite de eŭropaj lingvoj (inkl. Esperanton), oni en la japana diras 'kare'(=li) aŭ 'kanozyo'(=ŝi), sed tia uzo estas kompare nova.  Oni nomis homon 'kono hito'(=tiu homo), sen distingo al sekso.  Do la japana estas esence senseksa.  Sed tiu ĉi klarigo estas ankoraŭ tro simpla.  Fakte la uzo de 'hito' por iu ajn homo estas malofta, sed tio bezonas apartan klarigon, do ĝis tiom por hodiaŭ.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-12-07

De maŝino al besto - alvoko al hundoroboto

En la japana lingvo, oni ne povas nombri aĵojn kiel "2 hundoj", "2 komputiloj", sed devas uzi nombrilan vorteton kaj diri kvazaŭ "2 hiki da hundoj", "2 dai da komputiloj".  Estas multaj nombrilaj vortetoj, kiujn memori por alilingvanoj ja estas pene.  Nu, antaŭ kelkaj jaroj, oni ekvendis hundoforman roboton Aibo (de Sony), kiu kapablas diversforme gesti, kaj tion faras iom post iom lernante.  Lastatempa lingva enketo montris, ke oni komenctempe alnomis ilin per "2 dai  da hundorobotoj", do maŝinece, sed lastatempe multaj alnomas ilin per "2 hiki da hundorobotoj", do bestece.  Tiu ŝanĝo de la nombrila vorto reflektas psikologian sintenon al la robotaĵo.

P.S.  Nur hodiaŭ mi donis solvon al la enigmeto 3.  Kaj dankon al Masakato pro la komento al antaŭa blogero.

| | コメント (5) | トラックバック (1)

2005-11-21

ŝaradoj (enigmeto n-ro3)

Post la enigmeto n-ro 2, mi prezentas ŝaradojn, unue alkomentitan al Cezarpoezio.  Nu, ekzemplo de ŝarado laŭ PIV estas jena: "Farante mian duan per mia unua, oni ricevas rajton je mia tuto.", kaj ties solvo estas ordono , ĉar la unua estas or' kaj la dua estas don' .  Do sekvas miaj provoj:

(1)Per mia unua vi alvokas vian amatan, mian duan atencas milito, la tuto estas firma.

(2)Mian unuan vi trinkas, midan duan vi faros/as/is en universitato, la tuto movas sin lante. 

Cetere, la vortoj (1) kaj (2) estas rilataj.

| | コメント (3) | トラックバック (0)

2005-11-19

poem-blogo pri I.U (ITO Saburo)

Aperis blogo ĉefe pri la poemoj de japana esperanta poeto I.U (*1), aŭ ITO Saburo /伊東三郎/(1902-1969).  La poemoj en la blogo fontas el lia poemaro "Idilio" en 1972.  La mastro de la blogo Irizo estas lia adepto.  La nomo ITO Saburo estis konata al japana intelektula mondo per la biografio de Zamenhof, eldonita en 1950.   Lia debuto kiel esperanta poeto datiĝis je 1921, kaj la poemaro "Verda Parnaso" en 1932 estis aprecita de Kolomano Kalocsay, kiu etikedis lin "poem-malŝata poeto", kaj unu el liaj pecoj aperis en "Esperanta Antologio"  kiel la sola japana peco, antaŭ ol la epoko de la t.n. japana skolo.

(*1) La plumnomo estas inspirita de la vorto "iu", kies modelo ŝajnas esti Zamenhofa Unuel.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-11-16

blanka drako en Butano

Mi iam skribis pri blua drako.  Nu lastatempe mi havis ŝancon rigardi grandan flagon de Butano (Bhutan).   La flago havas blankan drakon en la centro.  Laŭdire, tiu 'tondro-drako' protektas la landon, kaj la blanko estas la simbolo de pureco.  Tiu drako en la lingvo zonka, la oficiala lingvo de la lando, estas 'druk' --- ĉu ĝi havas komunan etimon kun esperanta drako? ("Etimologia Vortaro de Esperanto, vol. 1" donas sanskritan formon dadarca  por nia drako.) Cetere, la fono de la flago estas dividitaj en flava kaj ruĝa parto.  Flavo simbolas reĝecon, kaj la ruĝo simbolas lamaismon (aŭ, tibetan budhismon). 

   Nu, la ĉina ideogramo por drako estas (mi esperas, ke unikodo-uzantoj povas rigardi sur la ekrano ĝustan formon) "龍" kaj oni sentos ĉe la dekstra duono, dorson de drako kun skvamegoj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-10-24

La 92a Japana E-Kongreso finita

  De la 21a ĝis la 23a de oktobro 2005 okazis la 92a Japana Esperanto-Kongreso, en la urbo Jokohamo (Yokohama),  la urbo de la 92a(!) UK en 2007.  Aliĝis ĉ. 550, el kiuj estas invititoj el la ĝemelaj urboj.  Mia blogo malhavas fotojn, do ilin vidu en: *la oficiala blogo de la kongreso, je: http://hamarondo.cocolog-nifty.com/jek2005/
*blogo de aliĝinto kun plumnomo Lignoponto, en 2 blogeroj: http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/7a32db628415964832c50277db610fd6 kaj
http://blog.goo.ne.jp/lignponto/e/3b3367dfb5ad898c8bb092c5f7b127bc . Nome la kongresejo estas eks-moderna, historia konstruaĵo, kompare al la ultra-moderna domo por la UK.

   Jen kelkaj el la programeroj.   En la 21a, okazis Ossaka-Simpozio, esperantlingva parolado memore al Ossaka Kenzi, la japana patro de E-movado.  Estis 3 prelegoj: (1)
Yamasaki Seiko, la ĉi-jara premiato de la Ossaka Premio, revuis la personon Ossaka en la japana movado.  (2) Hori Yasuo, la 2a Prezidanto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA, parolis pri la Azia Movado, lige kun la bedaŭrata Takeuti Yosikazu, la 1a Prezidanto de KAEM.  (3) Tahira Masako, prezentis, foje kritike, la Pasportan Servon.

  En la 23a, estis la Inaŭguro.  Tie la koruso de Supermezlernejo Sirosato, en tiu ĉi urbo, prezentis 2 kantojn esperante, kaj salutis i.a. la vic-urbestro kaj kelkaj el alilandaj gastoj.  Okazis malfermita simpozio japanlingva, kiun Japana Esperanto-Instituto okazigas ne nur por esperantistoj.  Ĉi-jara temo estas: "Kiel japanoj tenis sin rilate al <<internacia lingvo>> --- lukto kontraŭ Okcidento laŭlingve". Parolis 3 podianoj,  laŭ la prezido de Kimura Goro: (1) Japanio cxarmita de la angla --- ties estinto kaj estonto ---.
  de Kunihiro Masao,  (2) Ideo je internacia lingvo kaj pri la hegemoniismo de la angla ---- Japanio, moderno, kritiko,  de Yositake Masaki,  (3) Esperanto kiel kunkuranto kun kontraŭ-anglismo,  de Usui Hiroyuki.  Paralele okazis fermita kunsido de la Konstanta Kongresa Komitato, kiu garantias la kontinuecon de la Japana E-Kongreso. 

   En la 23a posttagmeze, la aŭlo estis malfermita al la urbanoj por jenaj 2 okazaĵoj: biografia rakonto de Verda Majo, japana e-istino loĝinta en Cxinio, kontraŭstarante la militisman Japanion. Tiu rakonto estis farita de la japana rakont-arto nomata "koodan", en la tradicia japana.  La alia estas prezento pri moderna Ŝanghajo, de tiea e-isto
Wang Minhao, kun interpretado japanen.
   Poste estis la Fermo.  Tie, s-ro Yamasaki Seiko (honora membro de UEA) estis distingita per la Premio Ossaka. Fine la kongresa standardo estis malhisita kaj transdonita al la membroj ol urbo Okayama, kie okazos venontjara japana Kongreso.

| | コメント (4) | トラックバック (1)

2005-10-21

hajke (aŭ pli senrjue) pri luno

Senrjuo estas japana mikropoemo, samforma al hajko, do kun 5+7+5 silaboj, sed pli humura aŭ satira.  Versaĵo kiun mi versas hajkoforme do havas etoson pli similan al senrjuo mi pensas.  Jen,

   En ĉambr' turdoma

   plenlumas lun' --- nur steloj

   ali-fenestras.

Tiu ĉi sceno estas realaĵo, vivanta en la 9a etaĝo de la 15etaĝa apartamentaro turdoma.

| | コメント (1) | トラックバック (1)

2005-10-01

enigmeto (n-ro 2)

Post la unua enigmeto, jen la 2a:

Tio troviĝas multe en amanta paro,  nur unu en gefianĉoj, kaj neniom en geedzoj. Kio estas tio?

| | コメント (3) | トラックバック (0)

2005-09-30

Furoro de flavaj tigroj

Inter la 4 imagitaj bestoj, estis 'blanka tigro', sed hodiaŭ temas pri tigro kun flavaj kaj nigraj strioj.  Ja tio estas simbolo de la profesia basbala teamo nomata 'Hansin Taigaasu' (aŭ Hansin-Tigroj),  kiu ĉampionis ĉi-jare el inter 6 teamoj.  Baldaŭ ĝi matĉos kun la alia ĉampiona teamo por la tut-japana ĉampioneco. 

Tiu teamo estas konata pro la ardaj subtenantoj, kaj eĉ ties kanto estas esperantigita: "Vento el Rokko",  en kiu Rokko estas la nomo de la monto, staranta malantaŭ la sidejo de la teamo.  La teamo estas posedata de la privata fervoja firmao Hansin, kies ĉeflinio estas inter Oosaka (Osako) kaj Koobe (Kobeo).   Antaŭe, 4 fervojaj firmaoj, kies linio iras de Oosaka posedis profesian basbalan teamon, sed nun nur tiu firmao posedas la teamon. 

Nu, ree pri tigroj, mi atentigas, ke en Japanio ne vivis tigroj en naturo: ĝi ja estas besto de la azia kontinento, ĉu de la sudo (Malajo ktp), ĉu de la nordo (Siberio ktp), sed la insula lando Japanio ne havis ĝin.  Sed japanoj, sub la influo de la ĉina kulturo, sentas simpation al tigroj. 

Jenaj proverboj montras tion: "piedpremi tigran voston" = mem inviti danĝeron, "pruntepreni tigran prestiĝon" = ŝajnigi sin potenca, kvankam estas malforta,  "nur enirante en tigran nestotruon, oni gajnos tigridon" = nur riskantoj povas poste ĝui ties frukton, ktp.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-09-27

la sumoo-ĉampiono Blua Drako

Mi skribis pri 4 diaj bestoj, kaj hodiaŭ speciale pri Blua Drako inter ili.  Hodiaŭ (la 27a de septembro), mongola junulo kun sportista nomo Asa-syooryuu, kiu signifas 'Matena Blua Drako' festos 30-jariĝon.  Li ĉampioniĝis je la 14a fojo ĉe 15-taga turniro de sumoo, t.e. japana luktarto, en la sesio finiĝinta en la 25a de septembro.  Sumoo estas konata kiel japana specialaĵo, sed lastatempe alilandaj luktistoj prosperas.  Li, naskita kiel Dolgorsuren Dagwadorj en Mongolujo, el la familio de la mongolaj luktistoj, venis serĉi sukceson en Japanio.  La sportista nomo devenas i.a. de la templo Blua Drako, apud la lernejo kie li lernis, en Gubernio Kooti.  Kaj tiu templonomo estas imitaĵo de la fama templo en Ĉinio, kien japana budhisto vizitis kaj lernadis budhismon antaŭ pli ol mil jaroj.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-09-25

4 diaj bestoj laŭ ĉina legendo

Daŭrige al mia rakonto pri Kirin kaj la ruĝa drako de Eriketo, mi plu rakontos pri 4 diaj bestoj (imagataj) laŭ ĉina legendo.  Ĉiuj estas bonaŭguraj kaj konsiderataj kiel la ĉefoj de la realaj bestoj.  Rigardante la bildon,  aperantan en la kapo de la retpaĝo de japana ŝintoisma sanktejo Heian, bv. legi plu.  Ĉe la kapo de la bildo, nome 'Nordo', estas Genbu, kun testuda korpo kaj serpenta superkorpo.  Ĝi estas nigra besto, gardanta la Nordon. Kun karapaco, ĝi superas je defendo.   En la dekstro, t.e. 'Oriento' estas SeiryuuBlua Drako, gardanta Orienton.  Ĉe la malsupro, en la 'Sudo' estas Suzaku, reĝa birdo, kies trajto devenas de pavo kaj mikso de aliaj elementoj.  En la maldekstro, t.e. 'Okcidento' estas Byakko, aŭ Blanka Tigro.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-09-22

Denove pri suŝiejo

En la antaŭa artikolo pri 'susiejo kun cirkulanta pasejo', nuraj vortoj ŝajnas malfacile por kompreni.  Jen do la desegnaĵo.  Suŝi-teleroj sur bendo, iom alta ol la tablo-supro,  iras maldekstren.  Do la kliento deprenas ŝatatan teleron el de la bendo sur sia tablo, manĝas, kaj poste metas la teleron en truon, kaj tiam la telero estas nombrita. (Alklaku la bildon, por pligrande vidi).

susiejo

| | コメント (0) | トラックバック (0)

imagata besto Kirin

La komento al mia artikolo (http://sibazyun.cocolog-nifty.com/sibazyun/2005/09/e_suiejo_kun_ci_92b6.html) mencias bieron de la marko Kirin, japandevena.  Do, kio estas tiu Kirin?  Kredeble la biero ankaŭ en Eŭropo portas bildon de kurioza besto, kiel videble en jena paĝo de la firmao: http://www.kirin.co.jp/company/history/label/index.html.

'Kirin' estas besto, kun la korpo el cervo, kruroj el ĉevalo, vosto el bovo, kapo el  lupo, kun (unu) korno, kun haŭto tegita de skvamoj.  Ĝi estas legenda, bon-aŭgura besto, kredata aperi antaŭ homaj okuloj, nur kiam la regnestro de la lando havas altan virton.  El tio, ki estas virbesto, kaj rin estas ino, kaj la paro neniam kopulacias, sed reciproke alsendas "spiron", por naski sian idon, kaj la ido vivos miljarojn.

En eŭropa literaturo, 'drako' estas ĝenerale sovaĝa kaj malbonaŭgura, sed ĉi-supra legendo devenas de Ĉinio, kie 'kirin' estas bona.

| | コメント (1) | トラックバック (0)

2005-09-20

ĉe suŝiejo kun cirkulanta pasejo

Hieraŭ mi kaj mia edzino iris manĝi suŝiojn ĉe t.n. 'cirkulanta suŝiejo', aŭ precize dirite, suŝiejo kun cirkulanta pasejo por suŝi-teleroj.  Antaŭ la tablo estas tiu pasejo, kaj klientoj povas libere elpreni suŝi-telerojn.  La vizitita ejo estas unu el la plej aŭtomatigitaj ejoj, ke post manĝo, oni alŝutas teleron jam sen suŝio, al reir-vojo, kaj kiam telero trapasas pordon, la nombro de teleroj estas akumule kalkulitaj, do je la fino, kiom da teleroj estis prenitaj jam estas klara.  La paginda sumo estas 100-oble de la telernombro.  Do, ĉiu telero kostas 100 enojn (malpli ol eŭro).  Kutime estas du suŝioj en telero, sed kiam la materialo multekostas, nur unu suŝio estas en telero.  Cetere, por altiri infanojn, teleroj kun kuko aŭ suko estas cirkulantaj.    

| | コメント (3) | トラックバック (0)

2005-09-18

'blogo' en vortaro

  Nun kompilata estas Esperanto-Japana Vortaro de Japana Esperanto-Instituto, kies apero estas antaŭvidata en la venonta jaro.  Tie aperos kiel kapvorto 'blogo', kun la japanlingva ekvivalento ブログ.  Kompreneble estas kapvorto 'TTT'.

| | コメント (0) | トラックバック (0)

2005-09-13

enigmeto

Hu, malfacilas daŭrigi blogon.  Do hodiaŭ eta enigmo.

Mi abcĉefgĝhĥijĵklmnoprsŝtuŭvz-as al vi leteron.

Nu, kion mi faras?

| | コメント (2) | トラックバック (0)